PMEG

Rolmontriloj

Frazo konsistas el ĉefverbo kaj frazpartoj, kiuj ludas diversajn rolojn rilate al la ĉefverbo. Vidu ankaŭ "Frazoj kaj frazpartoj" kaj "Verboj kaj frazroloj". Por montri la frazrolojn de frazpartoj oni uzas rolmontrilojn. La rolmontriloj estas de tri specoj:

  • Nenio - Kelkaj frazroloj, precipe subjekto, rekoneblas per tio, ke ili ne havas rolmontrilon. Manko de rolmontrilo estas do mem rolmontrilo.
  • La finaĵo N - La frazrolo objekto, kaj ankaŭ kelkaj aliaj roloj, rekoneblas per la rolfinaĵo N.
  • Rolvortetoj - Tre multaj diversspecaj frazroloj rekoneblas per diversaj rolvortetoj.

La elekto de rolmontrilo ne estas ĉiam strikte difinita. En multaj okazoj oni havas plurajn eblojn.

Foje oni uzas duoblajn rolmontrilojn (du rolvortetojn, aŭ rolvorteton kune kun N-finaĵo) por esprimi tre precizan signifon. Vidu detalojn en "N por direkto" kaj "Rolvortetoj".

Foje E-vorto kunlaboras kun rolmontrilo tiel, ke la E-vorto ŝajnas esti rolmontrilo. Tion oni povas nomi rolvortaĵo.