PMEG

N por aliaj signifoj

N-komplementoj kaj N-priskriboj montras plej ofte mezuron (tempan aŭ alian), tempopunkton aŭ direkton ("N por objekto" - "N por direkto"), sed iafoje N montras ankaŭ aliajn rolojn, por kiuj oni normale uzas rolvortetojn.

Mi ridas je lia naiveco.(FE.29) = Mi ridas pro lia naiveco.(FE.29) = Mi ridas lian naivecon.(FE.29)

Neniam ŝi miros pri/pro sia propra malaltiĝo. -> Neniam ŝi miros sian propran malaltiĝon.(M.178)

Principe oni povas ĉiam anstataŭigi rolvorteton per N, se la senco ne fariĝas malklara. La regulo pri klareco tamen preskaŭ ĉiam malebligas uzi N anstataŭ la demovaj rolvortetoj de kaj el, ĉar N estas almova rolmontrilo.

Foje oni tamen uzas frazojn kiel: Ili eliris la buson. En tiaj okazoj temas pri objekta N-finaĵo, la buso estas objekto de la ago eliri. Estas tamen plej klare diri: Ili eliris el la buso.

Ricevanto, profitanto aŭ malprofitanto de ago havas normale la rolvorteton al ("Direktaj rolvortetoj"), sed ĉe iuj verboj tia rolanto eĉ povas aperi kiel vera objekto. Vidu "Alternativaj frazokonstruoj".

Pozicio

N-finaĵo estas sufiĉe ofte uzata por montri pozicion de parto (ofte korpoparto). Oni povas diri, ke N anstataŭas la rolvorteton kun. Tia N-komplemento ĉiam kunlaboras kun esprimo de pozicio aŭ direkto.

Ĉu vi permesos al mi pendigi tiun ĉi kanajlon sub la ĉielo la kapon malsupren?(Rt.70) = ...kun la kapo malsupren.

Ĉu vi pensas, ke Dio permesos, ke unu sola homo [...] renversu ĉion la supron malsupren.(Rt.130)

Li falis vizaĝon al la tapiŝo.

Oni povus ankaŭ diri, ke havante, tenante, metinte aŭ simile estas subkomprenata. Tiam temas pri objekto.

Li sidis (havante) la brakojn kunmetitaj.

Li haltis dum momento, (tenante) la kapon klinita iom flanken.

Se la posta pozicia esprimo estas A-vorto (klinita, kunmetitaj), ĝi ne havu N-finaĵon, ĉar ĝi estas perverba priskribo de la objekto ("Perverba priskribo de objekto"), sed la verbo (en participa formo) estas subkomprenata.