La finaĵo N povas almetiĝi post O-vortoj (domon, hundon, virinon), post A-vortoj (ruĝan, grandan, virinan), post personaj pronomoj (min, ĝin, ilin, onin), kaj post tabelvortoj je U, O, A kaj E (kiun, iun, kion, ĉion, ian, nenian, tien, ien - vidu "Tabelvortoj - bazaj reguloj"). Ĝi povas ankaŭ aperi post ĉiuj E-vortoj, kiuj montras lokon (urben, stranden). Aliaj E-vortoj ne povas ricevi N-finaĵon. Pri N-finaĵo ĉe ne-Esperantigitaj nomoj vidu "Ne-Esperantigitaj nomoj".
La finaĵo N staras post eventuala J-finaĵo: domojn, hundojn, virinojn, ruĝajn, grandajn, virinajn, kiujn, kiajn.
Se O-vorto havas la finaĵon N, tiam ankaŭ ĉiuj A-vortoj kaj tabelvortoj je U kaj A, kiuj estas rektaj priskriboj de tiu O-vorto, havu la finaĵon N.
grandan domon
domon ruĝan
tiun domon
tiajn domojn
tiun domon grandan
tian malgrandan domon antikvan
la malgrandajn domojn
domojn sen ĉiu ajn dubo tre antikvajn
Perverba priskribo de O-vorto tamen ne havu N-finaĵon: Mi refarbis la flavajn seĝojn blankaj. Vidu "Perverba priskribo de objekto".
N-finaĵo povas montri:
Kiam frazparto kun N-finaĵo (N-frazparto) montras ion alian ol objekto, ĝi rolas aŭ kiel komplemento (N-komplemento) aŭ kiel priskribo (N-priskribo). Tradicie oni diras, ke la N-finaĵo de N-komplemento aŭ de N-priskribo estas anstataŭaĵo de ia rolvorteto. Ofte oni ja povas alternative uzi rolvorteton. Se oni pasivigas frazon, la objekto fariĝas subjekto. N-komplementoj kaj N-priskriboj tamen ne estas objektoj, kaj ne povas fariĝi subjekto de pasiva frazo.
N-finaĵo povas kunlabori kun loka rolvorteto. Tiam N montras direkton. Vidu "N por direkto". Foje N-finaĵo kunlaboras kun la rolvortetoj anstataŭ kaj krom. Tiam N montras objekton. Vidu "Aliaj rolvortetoj".
Pri esprimoj kiel responde vian leteron, rilate tion (rolvortaĵoj) vidu "Rolvortaĵoj".