N-komplementoj kaj N-priskriboj povas montri direkton. Tiam ili respondas la demandojn al kiu loko? en kiu direkto? k.s.
Direkto estas normale mova, kio signifas, ke io moviĝas cele al io. Tamen ekzistas ankaŭ senmova direkto, kio signifas, ke io estas turnita en ia direkto sen moviĝi tien. La du specoj de direkto ne ĉiam estas distingeblaj. Direkta N-finaĵo normale montras movan direkton, sed iafoje povas esti senmova direkto.
Morgaŭ mi veturos Parizon.(FE.28) = ...al Parizo.
Devas ekzisti okcidenta vojo Hindujon.(FK.254) = ...al Hindujo.
La vagonaro kuras de Hanovero Berlinon.(FK.209)
Solan direktan N-finaĵon oni uzas nur kiam temas pri iro al la interno de io. Oni ne diras *iri muron, iri kuraciston*, sed iri al muro, al kuracisto. Oni ankaŭ povas diri aliri muron, aliri kuraciston, kvankam tio eble ne estas tre kutima. Efektive oni uzas solan direktan N preskaŭ nur ĉe nomoj de lokoj (landoj, urboj k.s.).
Direkta N-finaĵo aperas plej ofte kune kun en, sur kaj sub, kiuj estas la plej gravaj lokaj rolvortetoj.
Kiam en, sur kaj sub montras pozicion, oni uzas ilin sen la finaĵo N: Ili troviĝas en la ĉambro. Ĝi kuŝas sur la tablo. La infano ludas sub la tablo.
Se oni tamen volas montri, ke io moviĝas al tia loko, oni devas aldoni alian rolmontrilon, kiu montras direkton. Oni povus uzi al dirante al en, al sur kaj al sub, sed en la praktiko oni uzas ĉiam N.
sur la tablo = en pozicio sur la tablo -> sur la tablon = al pozicio sur la tablo, al sur la tablo
sub la granda lito = en loko sub la granda lito -> sub la grandan liton = al loko sub la granda lito, al sub la granda lito
La hundo kuras en nia domo. = La hundo estas en la domo kaj kuras tie.
La hundo kuras en nian domon. = La hundo estis ekster la domo sed kuras nun al la interno de la domo.
Mi metis ĝin sur vian tablon. = Ĝi estis en alia loko, kaj mi movis ĝin al la tablosurfaco.
Mi jam devas iri en la regnon ĉielan!(FA1.15) Mi nun ne estas en la regno ĉiela, sed mi jam devas iri al tiu loko.
Oni atentu, ĉu vere temas pri moviĝo al la koncerna loko.
Se vi vidos, ke azeno de via malamiko falis sub sia ŝarĝo, ne forlasu ĝin, sed alportu helpon kune kun li.(Er.23) Fali estas ja mova verbo, sed la azeno jam troviĝis sub la ŝarĝo. Poste ĝi tie falis.
Nur kiam esprimo kun en, sur aŭ sub rilatas al vorto, kiu estas klare mova, uzo de direkta N-finaĵo estas nepra.
La vento forblovis de mia kapo la ĉapon, kaj ĝi, flugante, pendiĝis sur la branĉoj de la arbeto.(FE.39) Oni povus diri sur la branĉojn, sed pendiĝi ne estas klare mova vorto, kaj tial N-finaĵo ne estas deviga.
Li [...] sidigis la maljunan avinon sur la malantaŭa sidloko.(FA1.13) Sidigi ne estas klare mova, sed oni ankaŭ povas diri sur la malantaŭan sidlokon.
Sur la koverto ŝi skribis unu el la grafaj familinomoj.(M.22) En esprimoj kiel skribi ion sur papero, noti ion en libro k.s. la ideo de movado estas tre malforta, kaj oni normale ne uzu direktan N-finaĵon. Sed se oni volas emfaze esprimi tian direktan nuancon, oni ja povas uzi N: Baruĥ enskribis en libron-rulaĵon sub diktado de Jeremia ĉiujn vortojn de la Eternulo.(Jr.36)
Karlo parolis en mikrofono. La ideo de movado estas tre malforta, sed ankaŭ eblas diri en mikrofonon.
Vidu pli da ekzemploj en "Lokaj rolvortetoj" En, Sub kaj Sur.
Ĉe aliaj lokaj rolvortetoj ol en, sur kaj sub oni ofte ne uzas direktan N-finaĵon, sed lasas al la kunteksto montri, ke temas pri direkto. Sed oni ja povas uzi direktan N ankaŭ ĉe aliaj lokaj rolvortetoj, se tio helpas al klareco.
Gardu vin, ke vi ne venu plu antaŭ mian vizaĝon.(Er.10) = ...al loko antaŭ mia vizaĝo ...al antaŭ mia vizaĝo.
Ĝian kropon kun ĝiaj plumoj li forigu kaj ĵetu ĝin apud la altaron.(Lv.1) = ...al (loko) apud la altaro.
La virino subite leviĝis kaj ĵetis ambaŭ brakojn ĉirkaŭ la kolon de la knabino.(M.8) = ...al (pozicio) ĉirkaŭ la kolo...
Mi estis en la urbo kaj iris poste ekster ĝin. = ...al ekster ĝi.
Li iris inter la patron kaj la patrinon. La celo de la irado estis loko inter la patro kaj la patrino.
Morgaŭ mi venos ĉe vin. Tradicie oni preferas: Morgaŭ mi venos al vi. Vidu "Lokaj rolvortetoj" Ĉe.
Vidu cetere la klarigojn de la unuopaj lokaj rolvortetoj en "Lokaj rolvortetoj".
En iaj okazoj oni kutimas ne uzi direktan N-finaĵon, ĉar la vera celo estas subkomprenata esprimo. Tiu esprimo havus N-finaĵon, se oni enmetus ĝin.
Jakob enfosis ilin sub la kverko.(Gn.35) Oni ne diras sub la kverkon, ĉar la vera celo estas la grundo: Jakob enfosis ilin en la grundon sub la kverko.
Oni metis antaŭ mi manĝilaron.(FE.34) Mankas direkta N post mi, ĉar oni povus diri: Oni metis sur la tablon antaŭ mi manĝilaron.
Tamen ne estus eraro diri sub la kverkon kaj antaŭ min, ĉar ankaŭ tiuj esprimoj povas esti rigardataj kiel celoj ĉi tie.
La rolvortetoj trans, tra kaj preter povas per si mem montri jen lokon, jen moviĝon al loko. Por klare montri, ke temas pri moviĝo al loko, oni povas uzi direktan N-finaĵon. Tion oni bezonas fari nur kiam tio helpas al klareco. Vidu la apartajn klarigojn de trans, tra kaj preter en "Lokaj rolvortetoj".
Kontraŭ povas montri jen pozicion, jen moviĝon. Post kontraŭ direkta N-finaĵo montras aŭ ŝanĝon de pozicio, aŭ kontraŭmovon, kiu atingas sian celon, kaj kuntuŝiĝas kun ĝi. Vidu "Lokaj rolvortetoj".
Lokaj rolvortetoj estas ofte uzataj en figura senco. Io abstrakta, neloka, estas esprimita kvazaŭ loko. Ankaŭ tiam oni povas uzi direktan N-finaĵon en figura senco. Ekzemple en estas uzata figure pri statoj kaj formoj. En + N-finaĵo do povas montri statoŝanĝon, moviĝon de unu stato aŭ formo al alia: Mi ŝanĝos ilian malĝojon en ĝojon.(Jr.31) Vidu "Lokaj rolvortetoj".
Kelkaj rolvortetoj per si mem montras direkton: al, ĝis, el kaj de (kaj disde, ekde, de post, for de). Ili neniam montras pozicion. Post ili oni ne uzu N: al la urbo, ĝis la fino, el la lernejo, de la komenco, disde la patrino, ekde Februaro, de post la somero, for de Tokio. Ne diru do ekzemple *al min*, kio signifus *al al mi*.
Oni povas meti la finaĵon N ankaŭ post lokaj E-vortoj por montri direkton al ia loko.
hejme = en la hejmo -> hejmen = al la hejmo
urbe = en la urbo -> urben = al la urbo
ekstere = ekster io -> eksteren = al la ekstero de io
Ni veturas Romen. = Ni veturas al Romo. = Ni veturas Romon.
Tra la malgrandaj fenestroj oni povis rigardi internen en la salonojn.(FA1.98) Internen = al la interno, en la internon.
N-finaĵo povas aperi post E-vortoj nur por montri direkton, neniam por montri objekton, mezuron aŭ tempopunkton. Iafoje kvantaj E-vortoj rolas kiel objekto, sed ili tamen ne povas ricevi N-finaĵon. Vidu "Kvantaj E-vortoj".
Ankaŭ tabelvortoj je E ("E-vortecaj vortetoj lokaj") montras lokon, kaj povas ricevi N-finaĵon por direkto.
tie = en tiu loko -> tien = al tiu loko, en tiu direkto
kie = en kiu loko -> kien = al kiu loko, en kiu direkto
ĉie = en ĉiu loko -> ĉien = al ĉiu loko, en ĉiu direkto
ie = en iu loko -> ien = al iu loko, en iu direkto
nenie = en neniu loko -> nenien = al neniu loko, en neniu direkto
Ni iru, sinjorino, ien aliloken.(M.109) = ...al iu alia loko.
Direkta N aperas ankaŭ en vortoj kiel pluen, renkonten, tiudirekten, reen k.s., kie la N-finaĵo principe estas mallogika, ĉar plu, renkonte, tiudirekte kaj ree ne montras lokon. Foje tia mallogika uzo tamen helpas al klareco, kaj tiaj esprimoj ne estas nepre evitendaj. Ili estas tradiciaj kaj facile kompreneblaj. Normale tamen simpla plue, renkonte kaj tiudirekte sufiĉas, sed en reen la N-finaĵo estas neevitebla, ĉar simpla ree signifas denove.
Ŝi kondukis Elizon kelkan distancon pluen ĝis deklivo.(FA1.105) Vidu ankaŭ "Plu".
Mi ekiris renkonten al ŝi. Simpla renkonte sufiĉas.
La ŝtelistoj kuris tiudirekten. Tiudirekte estas pli logika, sed malpli klara.
La pendolo ĉe la granda horloĝo iradis tien kaj reen.(FA2.146)
Atentu, ke en vortkunmetoj reen foje povus esti miskomprenata kiel la prefikso RE + en. Reeniri = "iri reen" aŭ "denove eniri". Ordinare la kunteksto tamen malebligas miskomprenon.