Objekto montras tion, kio estas rekte trafata de ago.
En multaj situacioj iu aŭ io agas rilate al iu aŭ io alia. Iel oni devas montri, kiu agas, kaj kiu estas trafata de la ago. Se oni parolas ekz. pri hundo kaj kato, kaj uzas la verbon mordas, tiam estas tre grave scii, kiu faras la mordon, kaj kiu suferas la mordon. En Esperanto oni distingas inter la aganto (kiu havas nenian rolmontrilon) kaj la objekto (kiu havas N-finaĵon). La vortordo ne ŝanĝas la bazan signifon.
Kato mordas hundon. Kato hundon mordas. Mordas kato hundon. Mordas hundon kato. Hundon kato mordas. Hundon mordas kato.
Pro la N-finaĵo, ĉiu el la ses samsignifaj variantoj estas klare komprenebla. La vortordo dependas nur de stilo kaj gusto. Same eblas:
Mi amas vin. Mi vin amas. Vin mi amas. Vin amas mi. Amas mi vin. Amas vin mi.
Legu pli pri vortordo.
La preciza senco de la rolo objekto tre dependas de la verbo. Jen kelkaj ekzemploj.
Plej tipa objekto estas io, kio neniel kaŭzas la agon de la ĉefverbo, nek mem agas iel, sed kio estas iel rekte "trafata" aŭ "tuŝata" de la ago en konkreta aŭ abstrakta senco.
Mi batas Aleksandron.(FE.9) Aleksandro estas konkrete, korpe trafata de la batoj.
Infano, ne tuŝu la spegulon!(FE.20) La spegulo estus konkrete tuŝata.
Mi amas la patron.(FE.8) La amo "trafas" la patron en abstrakta senco.
Li amas min, sed mi lin ne amas.(FE.18) La N-finaĵo montras la celon de la amo.
La patro donis al mi dolĉan pomon.(FE.10) La pomo estis "trafita" de movo. Ĝi estis movita de li al mi.
La patro ne legas libron, sed li skribas leteron.(FE.9)
Jen estas la pomo, kiun mi trovis.(FE.6)
Ofte objekto ne estas vere trafata de ago. Ĉe multaj verboj la objekta rolo estas alia. Ĝi povas esti ekz. posedaĵo (havi, posedi, teni, aĉeti...), perceptaĵo (vidi, aŭdi, flari, gustumi, senti, legi, rigardi, aŭskulti, atendi, atenti, serĉi, trovi...) aŭ kreaĵo (fari, krei, produkti, ripari, difini...).
En la tago ni vidas la helan sunon.(FE.10) Efektive la lumo iras de la suno al niaj okuloj. La suno do iel kaŭzas la vidadon. Tamen la suno aperas gramatike kiel objekto, ĉar tiel funkcias la verbo vidi.
Unu vidvino havis du filinojn.(FE.11) La filinoj apartenis al la vidvino. Ili troviĝis ĉe ŝi.
De la patro mi ricevis libron.(FE.9) La libro moviĝis al la subjekto.
En rapideco ili preterpasis ŝin je kelke da paŝoj.(M.202) Ŝi estas kvazaŭ loko, preter kiu okazis moviĝo.
Dio kreis la homon el la tero.(FA3.117) La objekto ne vere estis trafita de la krea ago, ĉar ĝi eĉ ne ekzistis antaŭ la ago.
Li kantas tre belan kanton.(FE.40) La objekto ne vere estas io, kion la ago trafas, sed montras la enhavon de la ago. Komparu kun simila uzo de per ("Aliaj rolvortetoj").
En la lasta tempo ni faris malgrandan vojaĝon.(FA1.145) La objekto estas la ago mem. La ĉefverbo, faris, ne montras ian klaran signifon. Nur per la objekto malgrandan vojaĝon oni ekscias, kiu estis la ago. Vidu "Fari".
Normale objekto estas memstara frazparto, kiu rilatas al verbo (vidu ekzemplojn ĉi-antaŭe). Objekto povas tamen ankaŭ esti priskribo de A-vorto aŭ E-vorto, kiu montras objektan agon.
Li estos dirinta al mi la veron.(FE.24) La veron estas objekto de la A-vorto dirinta. Ofte oni tamen diras, ke esprimo kiel estos dirinta rolas kiel unu verbo. La objekto tiam rilatas al tiu tuta kunmetita verbo. Vidu "Kunmetitaj verboformoj".
Trovinte pomon, mi ĝin manĝis.(FE.22) = Post kiam mi trovis pomon, mi ĝin manĝis.
Ili venos al la ĉi tie starantaj monumentoj kaj al la sian brilon perdintaj lokoj.(FA3.54) La frazo estus pli klara kun alia vortordo: ...al la lokoj perdintaj sian brilon. = ...al la lokoj, kiuj perdis sian brilon.
Koncerne la muzikon [...] mi devas scii la gradon de via artisma klereco.(M.26) ~= Kiam la afero koncernas muzikon... Pri koncerne + N-finaĵo kaj similaj esprimoj vidu "Rolvortaĵoj".
Li vidis ĉaron tirantan bovon. = Li vidis bovon, kiu tiris ĉaron. Eble pli bone: Li vidis bovon tirantan ĉaron. Estas plej bone eviti N-finaĵan objekton de A-vorto, kiu mem havas N-finaĵon, ĉar la rilatoj inter la vortoj fariĝas malklaraj.
N-finaĵa objekto povas ankaŭ esti priskribo de aga O-vorto. Zamenhof foje uzis tiajn frazojn, sed nuntempe oni preskaŭ ĉiam uzas de anstataŭ N: La tirado la ĉaron estis malfacila por la bovo. = La tirado de la ĉaro estis... Dankon pro la elekto min. = Dankon, ĉar vi elektis min. Vidu "De rilate al aga O-vorto".
Frazon kun objekto oni povas transformi en pasivan frazon. Tiam la objekto fariĝas subjekto. Vidu "Pasivo".
Esti kaj similaj verboj ne estas agoj, kiuj direktiĝas al io. Frazparto, kiu rilatas al esti, ne estas objekto, sed perverba priskribo, kiu neniam havas N-finaĵon: Tio estas tri seĝoj. Mi estas kuracisto. Ŝi fariĝis doktoro. Mia patro nomiĝas Karlo. Ankaŭ ne uzu N-finaĵon ĉe perverba priskribo de objekto. Mi trovis la filmon tre bona.
En kelkaj lingvoj oni distingas apud (rekta) objekto ankaŭ nerektan objekton. La nerekta objekto estas tiu, kiu ricevas ion, aŭ tiu, kiu profitas aŭ malprofitas de ia ago. En Esperanto oni uzas ĉefe la rolvorteton al por montri tiajn signifojn: Al leono ne donu la manon.(FE.7) La reĝidino donis al li glavon.(FA1.128) Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron.(FE.33)
Ĉe iuj verboj (mal)profitanto povas aperi aŭ kiel al-komplemento, aŭ kiel objekto kun N-finaĵo. Tiaj verboj havas alternativajn frazkonstruojn.