Sen montras ion, kio forestas, kio mankas.
Anstataŭ kafo li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo.(FE.26) Ne estis kremo en la teo.
Mi estas malriĉa simpla virino sen familio.(FA3.151) = ...virino, kiu ne havas familion.
Ŝi iras sen celo.(M.98)
Li preskaŭ sen vivo estis pelata de la ondoj.(FA1.58)
Li pasis preter mi sen saluto.(M.158)
"Vi tute ne estas ĝentila," diris la feino sen kolero.(FE.19)
Per kia rajto vi, sinjoroj, baras la vojon al ni, por kiuj la irado jam sen tio estas tiel malfacila?(M.173) Jam se vi ne barus la vojon, la irado estus malfacila.
Via traduko ne estas sen certaj bonaj flankoj.(M.135) Sen troviĝas en nea frazo. La traduko do ja havas certajn bonajn flankojn.
Ne sen kaŭzo li tion diris.(FA2.142)
Nenia ago fariĝas sen pago.(PE.1708)
Mi petas vin pri ĝi, - diris Marta sen plej mallonga pripenso.(M.179)
Tiu virino ne foriru de ŝi sen ricevo de konsilo kaj helpo.(M.59) Ne manku konsilo, nek manku helpo. Rimarku, ke oni uzas kaj por ligi du aferojn post sen. Oni ne uzas nek ("Neado").
Oni uzas sen ankaŭ antaŭ ke-frazo, sed intermetas helpan tio.
Via patro neniam povis ekrigardi vin sen tio, ke li batus sin en la bruston kaj ĝemus.(Rt.40)
Iafoje oni forlasas tio. Vidu cetere "Ke-frazoj kiel komplemento" pri rolvortetoj antaŭ ke-frazo.
Oni pli kaj pli ofte uzas sen antaŭ I-verbo: Ŝi foriris sen diri eĉ unu vorton. Multaj tamen evitas tion. Vidu "I-verboj kun rolvortetoj".
Senigi = "kaŭzi, ke io ne plu havu ion": Mi senigas min nun je ĉiaj personaj privilegioj.(OV.34) Mi senigis al vi la ĝojojn de via juneco.(Rt.43)
Seniĝi = "liberiĝi je io, forigi ion de si": Li seniĝis je sia vesto.