Frazparto kun da antaŭ si, da-esprimo, montras ion nelimigitan kaj neindividuecan, ion "substancecan". Da-esprimo ĉiam estas rekta priskribo de frazparto, kiu normale staras antaŭ la da-esprimo. Tiu antaŭa frazparto havas kvantan, mezuran signifon. Da-esprimo montras, el kio konsistas tiu kvanto. La kvantesprimo montras, kiom troviĝas de la substanceca afero.
Ŝi aĉetis faskon da ligno, iom da nigra pano, (iom) da malbonspeca faruno kaj (iom) da lakto.(M.182) La vortoj fasko kaj iom montras kvantojn. La da-esprimoj montras, el kio konsistas la diversaj kvantoj.
Por ĉiu aĉetita funto da teo tiu ĉi komercisto aldonas senpage funton da sukero.(FE.31)
Ha, Dio nin gardu! Kia grandega amaso da oro!(FA1.3)
Sur la arbo sin trovis multe (aŭ multo) da birdoj.(FE.32)
Mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo.(FE.35)
La riĉulo havas multe da mono.(FE.37)
Li havas pli da mono, ol li povas kalkuli.(PE.1352)
Nur nun ŝi eksentis, [...] kiom da fortoj forprenis de ŝi la malvarmo.(M.148)
Tiu ĉi rivero havas ducent kilometrojn da longo.(FE.32)
Da-esprimoj neniam estas komplemento de ĉefverbo, sed ĉiam rekta priskribo de ĉefvorto. Oni ne povas uzi memstarajn da-esprimojn, ekz.: *Sur la tablo troviĝas da butero.* *Ŝi aĉetis da faruno.* Oni devas diri ekz.: Sur la tablo troviĝas iom da butero. Ŝi aĉetis iom da faruno. Plej ofte oni tamen diru simple: Sur la tablo troviĝas butero. Ŝi aĉetis farunon.
Nombraj vortetoj aperas normale kiel rekta priskribo de ĉefvorto (sen da).
Mi havas cent pomojn.
Tiu ĉi vilaĝo havas du mil loĝantojn.
Nombrovortoj kun O-finaĵo aperas kiel ĉefvorto kun da-esprimoj kiel priskribo.
Mi havas centon da pomoj.(FE.14)
Tiu ĉi urbo havas milionon da loĝantoj.(FE.14)
Mi aĉetis dekduon da kuleroj.(FE.14)
Pri malofta uzo de nombraj vortetoj kun da vidu "Nombraj vortetoj - uzado".
Post da oni ne povas uzi N, ĉar da-esprimo ne estas objekto. La kvanta esprimo antaŭ da tamen povas esti objekto. Sed ĝi ofte estas vorto, kiu ne povas ricevi N-finaĵon.
La riĉulo havas multe da mono.(FE.37) = La riĉulo havas multon da mono.
Kiom da pano vi volas? = Kiel grandan kvanton da pano vi volas?
Vidu "Kvantaj E-vortoj" kvantaj E-vortoj, kaj "Kvantaj vortetoj" pri kvantaj vortetoj.