De-esprimo, kiu rilatas al A-vorto aŭ E-vorto, povas havi diversajn el tiuj signifoj, kiuj estas montritaj ĉi-antaŭe ĉe verboj kaj O-vortoj. (Pri participoj kun A-finaĵo aŭ E-finaĵo vidu "De rilate al participo".)
Mia projekto estis tre multe diferenca de tiu ideo pri plibonigoj, kiun Vi havas.(L1.330) La projekto diferencas de tiu ideo. De montras apartecon.
Ĉu ankaŭ ĉiuj viroj devas posedi ian perfektecon, por akiri al si staton liberan de grandaj suferoj kaj mizero.(M.35) De montras apartecon.
Bona estas Romo, sed tro malproksima de nia domo.(PE.179) De montras apartecon.
Mi, ebria de feliĉo, alkroĉiĝis al lia kolo.(Rt.104) De montras kaŭzon.
Niaj okuloj estis plenaj de larmoj.(Rt.46) De montras kaŭzon kaj enhavon.
Tio estis prudenta de la flanko de la jura konsilisto.(FA1.78) De montras originon.
La marŝo daŭris sep horojn ekskluzive de la haltoj. = ...se oni ekskluzivas la haltojn. De montras objekton. Oni povus ankaŭ uzi la finaĵon N: ...ekskluzive la haltojn.
Li scias ĉiujn latinidajn lingvojn escepte de la Rumana. = ...se oni esceptas la Rumanan. De montras objekton. Eblas ankaŭ diri ...escepte la Rumanan.
Ĉiuj aliaj loĝantoj de la lando staris ĉirkaŭe de la palaco.(FA3.97) = ...en la ĉirkaŭo de la palaco. De montras apartenon, apudecon.
Mi salutas vin nome de mia frato. = ...en la nomo de mia frato. De montras apartenon, posedon.
Ofte E-vorto + de formas esprimon, rolvortaĵon, kiun oni uzas kvazaŭ rolvorteton: dekstre de, escepte de, fare de, fine de, inkluzive de, interne de, ene de, kaze de, kaŭze de, meze de, norde de, sekve de, supre de k.t.p. Legu pli pri tiaj kaj aliaj rolvortaĵoj.