PMEG

De rilate al ne-aga O-vorto

De-esprimo, kiu rolas kiel priskribo de ne-aga O-vorto, povas montri multajn diversajn signifojn. Ĝenerale de montras ian rilaton inter la priskribata afero kaj la de-esprimo.

Aparteno

Plej ofte de-esprimo montras apartenon ĉe ne-aga O-vorto. Aparteno havas ĉi tie tre vastan signifon. Povas esti posedo, havo, apudeco, alligiteco, parteco, parenceco, aŭ alia formo de aparteno.

Jen kuŝas la ĉapelo de la patro.(FE.8) La ĉapelo apartenas al la patro kiel posedaĵo aŭ havaĵo.

Jen estas la kajero de la juna fraŭlino.(FE.10) La kajero apartenas al la fraŭlino kiel posedaĵo.

La dentoj de leono estas akraj.(FE.7) La dentoj apartenas al leono kiel korpopartoj.

Li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj.(FE.12) La fingroj apartenas al la manoj kiel korpopartoj.

Sur la bordo de la maro staris amaso da homoj.(FE.32) La bordo apartenas al la maro, ĉar ĝi troviĝas tuj apud ĝi.

Januaro estas la unua monato de la jaro.(FE.12) Monatoj estas partoj de jaro.

La dudeka (tago) de Februaro estas la kvindek-unua tago de la jaro.(FE.12)

La kuiristino direktis sin en la internajn partojn de la loĝejo.(M.180)

La filo de la reĝo ŝin renkontis.(FE.21) La filo apartenas al la reĝo kiel parenco.

Mi legos poemon de Zamenhof. La poemo apartenas al Zamenhof, ĉar li verkis ĝin.

Martha Jeddler [...] fariĝis bonfarema kaj malsevera kontraŭ ĉiuj specoj de homoj.(BV.20) Temas pri speco, kiu apartenas al la klaso "homoj".

La pli juna filino estis la plena portreto de sia patro.(FE.11) La "portreto" apartenas al la patro, ĉar "ĝi" montras lian aspekton.

Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas por vino.(FE.32) La glaso apartenas al vino, ĉar ĝi estas uzata por vino.

Ŝi estas profesoro de matematiko. La profesoro apartenas al matematiko, ĉar tio estas ŝia fako. Oni povas ankaŭ uzi pri.

La riĉeco de tiu ĉi homo estas granda.(FE.35) La riĉeco apartenas al la homo, ĉar ĝi estas unu el liaj ecoj.

Tiu ĉi vorto havas signifon de mezuro.(FE.32) La aktuala signifo apartenas al la ideo "mezuro".

Eco

De rilate al ne-aga O-vorto povas montri econ.

Ĝi estis virino de meza aĝo, kun haroj de nedifinita koloro.(M.20) La virino havis kiel econ aŭ staton mezan aĝon. La haroj havis kiel econ nedifinitan koloron. (Tia ĉi malnova uzo de ĝi ne plu aperas.)

Proksime de ili staris ankoraŭ alia figuro de triobla grandeco.(FA2.105) = ...figuro trioble granda.

Eblas meti la econ aŭ kiel priskribon, aŭ kiel ĉefvorton: Ili vidis figuron de triobla grandeco. La triobla grandeco de la figuro surprizis ilin. Li estas homo de granda riĉeco. La riĉeco de tiu homo estas granda. Ĉio dependas de tio, ĉu oni volas diri ion pri la eco mem, aŭ pri tio, kio havas la econ.

Konsisto

De rilate al ne-aga O-vorto povas montri konsiston.

Li donis al ŝi bukedon de rozoj. La bukedo konsistis el rozoj. (Pri bukedo da rozoj vidu "Da - detalaj reguloj".)

Tie malsupre kuŝas Germanujo, kiu iam estis kovrita de plej densa reto de fervojoj kaj kanaloj.(FA3.55) La reto konsistas el fervojoj kaj kanaloj.

La ŝipoj staris envolvitaj en fumo de pulvo.(FA2.110) La fumo konsistis el pulvo.

Origino

De rilate al ne-aga O-vorto povas montri originon, devenon, sed pli ofte oni uzas el ("Direktaj rolvortetoj").

Francisko de Asizo = tiu Francisko, kiu devenas de la urbo Asizo = Francisko el Asizo

De la flanko (de iu) (aŭ simile) povas montri originon kun nuanco de respondeco.

Mi respondis al li, ke mi tion ĉi ne povas konsenti, ĉar ĝi estus malmodestaĵo de mia flanko.(L1.153) Mi farus malmodestaĵon (pri kiu mi devus respondeci).

Vi ne rigardos ja ĝin kiel maldelikatecon de mia flanko, se [...] mi demandos pri kelkaj neeviteblaj detalaĵoj.(M.125)

Mezuro

Ĉe ne-aga O-vorto, de povas montri mezuron.

La knabo havis la aĝon de nur ses jaroj.(FA4.208) La aĝo estis granda je nur ses jaroj.

Vojon de tri tagoj ni iros en la dezerton.(Er.8) La vojo estas tiel longa, ke daŭras tri tagojn iri ĝin.

En la daŭro de kelke da minutoj mi aŭdis du pafojn.(FE.40) La daŭro estis longa je kelke da minutoj.

Formovo, aparteco

Iafoje de povas montri formoviĝon aŭ apartecon, kiam ĝi rilatas al ne-aga O-vorto.

Rekta linio estas la plej mallonga vojo de unu punkto al alia. La vojo kondukas for de unu punkto.

En unuhora distanco de nia kabano [...] staris la malgranda preĝejo.(FA1.151) La kabano kaj la preĝejo estas apartaj je unu horo.

Perverba priskribo de ne-aga O-vorto

Ĉi-antaŭe ĉiuj de-esprimoj rilatis al O-vortoj kiel rektaj priskriboj de ili, sed rilate al ne-agaj O-vortoj de-esprimo ankaŭ povas aperi kiel perverba priskribo ("Perverba priskribo").

Tiu libro estas de Karlo. De montras apartenon, posedon. Pli ofte oni uzas aparteni + al: Tiu libro apartenas al Karlo.

Tiuj du arboj estas de malsamaj specoj. De montras ecojn.

Feliĉa vi estas, ho lando, se via reĝo estas de nobla deveno.(Pr.10) De montras originon.