Ĉe aktiva participo kun A-finaĵo aŭ E-finaĵo (...anta, ...inta, ...onta, ...ante, ...inte, ...onte), de-esprimo havas la samajn signifojn kiel ĉe verbo.
Ni estis vojaĝantaj de lando al lando. = ...vojaĝis de lando al lando.
Ruĝiĝinte de honto ŝi forkuris. = Post kiam ŝi ruĝiĝis de honto...
Ne parolu al li antaŭ ol li estos trankviliĝinta de la ŝoko. = ...antaŭ ol li trankviliĝos de la ŝoko.
Aktivaj participoj kun O-finaĵo montras personon (iafoje aĵon), kiu faras, faris aŭ faros agon (...anto, ...into, ...onto). Tiaj vortoj funkcias principe kiel aliaj agaj O-vortoj, ĉe kiuj de montras sencan subjekton aŭ sencan objekton (vidu "De rilate al aga O-vorto"). Tamen aktivaj participoj kun O-finaĵo ja mem montras la sencan subjekton, kaj tial de-esprimo povas ĉe ili montri nur objekton.
Venu, ni atendas vin, Savonto de la mondo.(FE.22) La savanto savos la mondon. De montras objekton.
La konfesantoj de unu religio estas samreligianoj.(FE.37) Ili konfesas unu (saman) religion.
Ĉiuj loĝantoj de regno estas regnanoj.(FE.37) Ili loĝas regnon. Normale oni loĝas en regno, sed oni povas ankaŭ diri loĝi regnon (vidu "Participoj kiel A-vortoj"). Alternative oni povas diri, ke de ĉi tie montras apartenon kiel ĉe ne-agaj O-vortoj.
Rilate al pasiva participo (kun ia ajn finaĵo), de ĉiam montras sencan subjekton, aganton.
Ŝi estas amata de ĉiuj.(FG) Ĉiuj amas ŝin.
Tiu ĉi komercaĵo estas ĉiam volonte aĉetata de mi.(FE.25) Mi aĉetas la komercaĵon.
La surtuto estas aĉetita de mi, sekve ĝi apartenas al mi.(FE.25) Mi aĉetis la surtuton.
La ŝuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi.(FE.25) Mi ne pagos la ŝuldojn.
Li staras kvazaŭ frapita de fulmo.(Rt.92) Ŝajnis, kvazaŭ fulmo frapis lin.
La montoj estis kovritaj de neĝo.(FA1.136) Neĝo kovris la montojn.
Ili estas konatoj de mi. Ili estas personoj, kiujn mi konas.
Oni ankaŭ povas uzi fare de, se oni volas tre klare montri, ke temas pri aganto: La infano estis forprenita fare de la patrino. La patrino forprenis ĝin. Vidu ankaŭ "De rilate al aga O-vorto". Laŭ Fundamenta regulo la rolmontrilo por aganto en pasivo estas de. Malklareco do principe ne povas estiĝi. Se oni volas uzi alisignifan de-esprimon ĉe pasiva participo, oni normale devas tion montri klare per disde, for de, ekde aŭ simile: La infano estis forprenita disde la patrino. Oni forprenis ĝin de la patrino. Legu ankaŭ pri uzado de al en ĉi tiaj frazoj.