Kiam de rekte rilatas al verbo, ĝi normale montras lokon, kie komenciĝas movo.
Mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo.(FE.9) La moviĝo komenciĝis ĉe la avo, iris for de li, kaj direktiĝas nun al la onklo.
La vento forblovis de mia kapo la ĉapon.(FE.39)
Mi saltadis la tutan tagon de loko al loko.(FE.40)
Mi volis lin bati, sed li forkuris de mi.(FE.18)
Por klareco oni povas je bezono uzi for de aŭ disde. La polico prenis la ŝtelitan monon for de la rabisto / disde la rabisto. Se oni dirus: ...la ŝtelitan monon de la rabisto, oni povus eble pensi, ke temas pri mono posedata de la rabisto. Vidu "De rilate al ne-aga O-vorto".
Rilate al verbo, de povas ankaŭ montri originon, kio estas simila al formovo.
De la patro mi ricevis libron, kaj de la frato mi ricevis plumon.(FE.9)
Saĝa filo lernas de la patro.(SS.13)
La hebreoj estas Izraelidoj, ĉar ili devenas de Izraelo.(FE.36) Izraelo estas ilia prapatro.
Donu al mi manĝi de ĉi tiu ruĝa kuiraĵo.(Gn.25)
Rilate al verbo, de povas ankaŭ montri kaŭzon, ĉar kaŭzo similas al origino. Por kaŭzo oni normale uzas pro ("Aliaj rolvortetoj"), kaj iafoje el ("Direktaj rolvortetoj").
Li paliĝis de timo kaj poste li ruĝiĝis de honto.(FE.39) = ...pro timo... ...pro honto.
Mi eksaltis de surprizo.(FE.40)
Rilate al verbo, de povas ankaŭ montri malsimilecon, distingon, apartecon, malproksimecon, disecon.
Per kio diferencas via amato de aliaj amatoj?(AK.5)
Mi povus diferencigi la saĝajn de la malsaĝaj!(FA1.69)
Kial Vi kaŝas Vian vizaĝon de mi?(Ps.88)
Nun mi iom liberiĝis de la plej urĝaj el miaj kolektiĝintaj laboroj.(L1.184)
Trankviliĝu de l' batado, ho mia kor'!(FK.303)
Rilate al verbo, de povas montri la komencan momenton de daŭra ago aŭ stato.
Tempa de povas stari antaŭ tempopunkto.
Li laboras de la sesa horo matene.
Ŝi tion kapablas de la naskiĝo.
Mi sciigas, ke de nun la ŝuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi.(FE.24)
Tempa de povas stari ankaŭ antaŭ esprimo de tempodaŭro. Tiam la du daŭroj komenciĝas (pli-malpli) samtempe.
Mi konas lin de longa tempo.(FA2.94)
Nur de ses monatoj mi scias la veron.(BV.74)
De la mateno mi nenion manĝis.(Rz.13)
Ĝi komencas sian ekzistadon nur de hodiaŭ.(OV.111)
Por montri klare, ke temas pri tempo, oni povas uzi ekde aŭ de post. Ekde signifas de la komenco de. De post signifas de la fino de. Se temas pri tempopunkto, apenaŭ estas diferenco, sed se temas pri tempodaŭro, la diferenco estas ja granda: de post ŝia vivo = ekde ŝia morto. Zamenhof foje skribis depost (kiel unu vorto). Nenio pravigas tian kunmeton, sed se oni tamen uzas ĝin, oni atentu pri la akcento: depost.
Ekde ŝia vizito li ŝajnas multe pli feliĉa.
Mi promesas ekde hodiaŭ ne fumi plu.
Multe ŝanĝiĝis de post tiu tempo.(FA3.143)
Depost sia plej frua aĝo ŝi montris jam malbonajn trajtojn de karaktero.(F4.91)
Zamenhof uzis ankaŭ deloke de kaj detempe de por distingi inter loka kaj tempa de, sed tiuj esprimoj ne estas oftaj.
Li mezuris la larĝon deloke de la malsupra pordego ĝis la ekstera rando de la interna korto.(Jĥ.40)
Al tio (longa kuŝado en la lito) ŝi alkutimiĝis detempe de sia infaneco.(FA4.149)
Ĉe lasi + I-verbo de povas foje montri aganton. Vidu "Lasi". De regule montras aganton rilate al agaj O-vortoj kaj pasivaj participoj. Vidu "De rilate al aga O-vorto" kaj "De rilate al participo".