Je estas rolvorteto sen difinita signifo. La origina intenco estis, ke oni uzu je en ĉiuj abstraktaj okazoj, por kiuj ne ekzistas alia rolvorteto. Tial en la frua tempo oni uzis je tre multe. Nuntempe je estas pli malofta, kaj montras precipe horon kaj mezuron, sed aperas ankaŭ en diversaj aliaj okazoj. Ĝenerale oni ne elektu je, se pli bona alternativo ekzistas.
Ofte oni povas uzi N-finaĵon anstataŭ je. Vidu "N por mezuro", "N por tempopunkto" kaj "N por aliaj signifoj".
Je plej ofte montras horon.
Li promesis reveni al ni akurate je la oka horo.(Rt.109)
Ni prenos la buson je dudek antaŭ la deka.
Oni neniam anstataŭigas horan je per N-finaĵo. Vidu ankaŭ "Horoj" pri horoj.
Kiam tempopunkto estas nomo de festo, oni normale uzas je.
Tio okazis je Pasko.
Je Kristnasko mi vizitos mian patrinon.
Ankaŭ al estas uzata ĉe festonomoj, sed havas specialan signifon. Vidu "Direktaj rolvortetoj".
Ankaŭ aliajn tempopunktojn oni iafoje montras per je.
Je la lasta fojo mi vidas lin ĉe vi.(FE.29)
Je la vespero la ĉielo kovriĝis je nuboj.(FA1.53)
Je povas montri mezuron, sed N-finaĵo estas pli kutima ("N por mezuro"). Mezura je estas speciale ofta ĉe mezuraj priskriboj de pli aŭ malpli, ĉe tre longaj mezuresprimoj, kaj ĉe vortoj, kiuj ne povas akcepti N-finaĵon.
Vi certe estas je duono da kapo pli alta ol mi.(M.155) = ...duonon da kapo pli alta ol mi.
La fratoj rajdis tiel rapide, kiel ili povis, kaj antaŭiĝis al li je tuta horo.(FA3.97) Je tuta horo mezuras la distancon inter la rajdantoj. Ĉi tie oni povus ankaŭ uzi per, kiu iafoje montras mezuron ("Aliaj rolvortetoj").
En rapideco ili preterpasis ŝin je kelke da paŝoj.(M.202) Kelke ne povas ricevi N-finaĵon.
Vidu ankaŭ "Matematikaj esprimoj" pri matematika uzo de je.
Ĉe diversaj esprimoj de manko, abundo kaj sopiro, je ofte montras tion, kio mankas aŭ abundas, aŭ tion, al kio oni sopiras.
Ĝi estas libera je mankoj. Aŭ ...de mankoj.
Eĉ sian patrinon Maaĥa li senigis je ŝia titolo de reĝino.(Rĝ1.15)
Abram estis tre riĉa je brutoj, arĝento, kaj oro.(Gn.13)
La ĉielo kovriĝis je nuboj.(FA1.53) Aŭ ...per nuboj.
Glaso da vino estas glaso plena je vino.(FE.32) Aŭ ...plena de vino, sed nepre ne *plena da vino*. Vidu "Da - detalaj reguloj".
Mi sopiras je mia perdita feliĉo (aŭ: mian perditan feliĉon).(FE.29)
Kiam ŝi unu fojon gustumis inkon, ŝi fariĝis soifa je ĝi, kiel la tigro, kiu eklekis sangon.(BV.26)
Je povas pliprecizigi diversajn esprimojn de korpa aŭ anima stato.
La laboristoj en fabrikoj [...] suferas tre ofte je kronika konjunktivito.(FK.220)
Ŝi gravediĝis je ĝemeloj.
La reĝo de la lando malsaniĝis je tre profunda melankolio.(FA3.72)
Junuloj ofte tro suferas je absoluta manko de singardo.(H.46)
Je estas la normala maniero montri korpoparton iel tuŝatan de preno, kapto, malsano k.s.
Li kaptis min je la brako. Je la brako montras mian brakon. Por montri lian brakon (kiun li uzas por kapti min), oni uzus per.
La hundoj ĵetis sin sur la juĝistojn kaj sur la tutan konsilistaron, kaptis unu je la piedoj, alian je la nazo, kaj ĵetis ilin.(FA1.6)
La cikonio certe ne malsuprenflugos kaj ne mordos min je la piedoj.(FA1.8)
En la tridek-naŭa jaro de sia reĝado Asa malsaniĝis je siaj piedoj.(Kr2.16) La malsano "kaptis" la piedojn.
Li estas malsana je la brusto.
Li estis lama je siaj ambaŭ piedoj.(Sm2.9)
En mia infaneco mi kredis je Dio kaj je senmorteco de l' animo.(OV.358) Kredi je iu aŭ je io = "kredi, ke tiu aŭ tio vere ekzistas". Kredi ion, al io, pri io = "kredi, ke tio estas vera". Kredi al iu = "kredi, ke tiu diras la veron".
Li edziĝis je ŝi.(FE.23) Nun oni uzas kutime al aŭ kun: Ŝi edziniĝis kun sia kuzo.(FE.39)
Je mia miro la afero sukcesis. = La afero sukcesis, kio mirigis min.
Kabinetaj provoj [...] kalkulas je ĝia preteco pionire oferi sian tempon.(FK.230) (Ĝi = la mondo). En siaj kalkuloj (= planoj) ili inkluzivas la pretecon de la mondo oferi sian tempon. Ankaŭ eblas diri ...pri la preteco...
La reĝo vetis kun li je ses berberaj ĉevaloj.(H.163) La venkonto en la veto gajnos la ĉevalojn. Oni povas ankaŭ uzi pri.
La pozon duonkuŝan ŝi ŝanĝis je pozo sida.(M.152) Por rezultoj de ŝanĝiĝo oni uzas normale en + N-finaĵon ("Lokaj rolvortetoj").
Ŝi ne malvolonte ŝanĝus lin je nova amanto.(BV.36) Por ricevaĵo post interŝanĝo oni uzas normale kontraŭ ("Lokaj rolvortetoj").
Je Jupitero! Distrumpetu alarmon! En ĉi tiaj alvokoj de supera potenco oni normale uzas pro aŭ per, sed je estas tre bona alternativo. Vidu ankaŭ "Alvoko".