Antaŭ montras pozicion ĉe tiu flanko, kiu estas plej proksima al la parolanto, aŭ ĉe tiu flanko, kiu estas la plej grava, la ĉefa. La antaŭa flanko de homo aŭ besto estas la flanko de la vizaĝo kaj okuloj. La preciza senco de antaŭ do dependas de la perspektivo de la parolanto.
Antaŭ la domo staras arbo.(FE.8) = Ĉe la antaŭa flanko de la domo...
Vespere antaŭ la pordo haltis veturilo.(FA2.148)
Ni nenion povis vidi eĉ antaŭ nia nazo.(FE.33)
Antaŭ nia militistaro staris granda serio da pafilegoj.(FE.38)
Oni metis antaŭ mi manĝilaron.(FE.34)
Antaŭ povas ankaŭ montri pozicion en ia sinsekvo, pozicion, kiun sekvas alia. Ofte estas ankaŭ loka signifo.
Mi iras antaŭ vi.(FA2.64) Mi iras unue, vi sekvos post mi.
M estas antaŭ N en la alfabeto.
Sinsekva antaŭ estas tre simila al tempa antaŭ (vidu ĉi-poste).
Antaŭ ofte montras ĉeeston aŭ influon de io grava.
Li tute ne sentis timon antaŭ ŝi.(FA2.55) = ...kiam ŝi ĉeestis.
Mi ne kaŝis antaŭ li eĉ la plej malgrandan cirkonstancon.(Rt.21) = ...kaŝis, kiam li ĉeestis....
Ili ne havis plu kuraĝon antaŭ la Izraelidoj.(Js.5)
Mi estas eldonisto, respondeca antaŭ la publiko.(M.135)
La dialektoj kaj provincialismoj iom post iom perdiĝis antaŭ la fortiĝanta komuna literatura lingvo.(OV.34)
Antaŭ povas montri estontecon, kiu kvazaŭ staras antaŭ iu.
Ili havis ja antaŭ si grandan vojaĝon.(FA1.135)
Antaŭ povas montri pozicion pli altan en graveco aŭ rango.
La pliboneco de Esperanto antaŭ Volapük estas tiel frapante granda, ke ĝi falas al ĉiu en la okulojn tuj de la unua rigardo.(FK.284) Se oni metus la lingvojn en ordo de boneco, Esperanto starus antaŭ Volapük. (Pri la nomformoj Volapük kaj Volapuko vidu Nomoj de landoj kaj popoloj.)
Esperanto devis esti antaŭ ĉio eksterordinare facila.(L1.245) Facileco estis la plej grava postulo.
Li ne atentas la vizaĝon de princoj, kaj ne preferas riĉulon antaŭ malriĉulo.(Ij.34) Pri preferi vidu ankaŭ "Aliaj montriloj de komparo".
La bona virino metis antaŭ lin la plej bonajn manĝaĵojn, kiujn ŝi havis.(FA1.9) = ...al pozicio antaŭ li...
Ŝi venis antaŭ la reĝon kaj stariĝis antaŭ la reĝo.(Rĝ1.1) = Ŝi venis al pozicio antaŭ la reĝo kaj stariĝis tie.
La cigno klinis la kapon kaj falis malrapide antaŭ iliajn piedojn.(FA1.42)
Ĉe antaŭ oni tamen ofte forlasas direktan N-finaĵon. Vidu "N por direkto".
Marta forprenis la manplaton de antaŭ la okuloj.(M.159) = ...de pozicio antaŭ la okuloj.
Mi jam ĝis nun... trovus tiun, kiu malaperis de antaŭ miaj okuloj.(M.142)
Plej ofte sufiĉas simpla de anstataŭ de antaŭ.
Antaŭ ofte montras tempon pli fruan ol alia tempo. Tiam antaŭ staras antaŭ esprimo de tempo, okazaĵo aŭ ago. Tempa antaŭ estas la malo de tempa post.
Ili ordonis al mi veni antaŭ la vesperiĝo.(M.8) = ...pli frue ol la vesperiĝo.
Antaŭ tri tagoj mi vizitis vian kuzon.(FE.20) = Je tri tagoj pli frue ol nun...
La pastro, kiu mortis antaŭ nelonge (aŭ antaŭ nelonga tempo), loĝis longe en nia urbo.(FE.25)
Ĉiu diskutota demando estas ja publikigita tri monatojn antaŭ la kongreso.(OV.460)
Tempa antaŭ povas ankaŭ stari antaŭ vortoj, kiuj ne per si mem montras tempon, okazaĵon aŭ agon, sed kiuj tamen en la aktuala frazo reprezentas ion tian.
Antaŭ la lango laboru la cerbo.(PE.107) = Antaŭ laboro de la lango, laboru cerbo.
Tempa antaŭ estas ofte uzata en esprimoj de horo: dek minutoj antaŭ la tria k.s. Vidu "Horoj".
Antaŭ estas nur rolvorteto, neniam frazenkondukilo. Kiam antaŭ staras antaŭ subfrazo, oni uzas ol por enkonduki la subfrazon. Vidu ankaŭ "Aliaj subfrazoj - apenaŭ, dum, ĝis, kvankam, kvazaŭ, ol" Ol, kaj post (pri post kiam).
Antaŭ lia alveno ni manĝis. -> Antaŭ ol li alvenis, ni manĝis. Li alvenis estas frazo, kaj antaŭ ne povas stari rekte antaŭ ĝi. Oni tial enkondukas la subfrazon per ol.
Oni povas uzi antaŭ ol ankaŭ ĉe O-vorteca frazparto, se oni subkomprenas verbon: Mi finos antaŭ ol vi. = Mi finos antaŭ ol vi finos.
Ankaŭ ĉe I-verboj oni uzas antaŭ ol. Vidu "I-verboj kun rolvortetoj".
Antaŭ + la prefikso MAL ("Prefiksoj") montras pozicion ĉe la mala flanko kompare kun la antaŭa flanko.
Tuj malantaŭ si ŝi aŭdis viran voĉon.(M.12) = Tuj ĉe sia dorsa flanko ŝi...
La libristo staris sola malantaŭ la magazena skribtablo.(M.120) La magazena tablo troviĝis inter li kaj la magazenaj klientoj, kiuj staris antaŭ la tablo.
Malantaŭ la pordo oni aŭdis la voĉon de la malgranda Jadvinjo.(M.50) La pordo troviĝis inter la aŭskultanto kaj la voĉo.
Ni lasu la malfeliĉon malantaŭ ni.(Rn.15) Temas pri pasinta okazaĵo, kiu kvazaŭ troviĝas dorsflanke de ni.
La luno iris returne malantaŭ la nubojn.(FA2.119) = ...al pozicio malantaŭ la nuboj.
Ŝi prenis ankoraŭ el malantaŭ la forno faskon da lignetoj.(M.8) = ...el pozicio malantaŭ la forno...
Malantaŭ neniam havas tempan signifon. Anstataŭe oni uzas post. Ankaŭ kiam temas pri sinsekvo, oni uzas nur post. Oni ne diras ekz.: *Li erare metis la finaĵon N malantaŭ tiu vorto.* Tio signifus, ke la N estus kaŝita, ĉar vorto estus skribita sur ĝi. Oni diras: ...post tiu vorto.
Antaŭe = "en pozicio antaŭ io, pli frue": La juna knabino [...] iris antaŭe.(M.7) Antaŭe iris kantistoj, poste kordinstrumentistoj.(Ps.68) Kiam vi vidis nin en la salono, li jam antaŭe diris al mi la veron.(FE.24) Ilia vizaĝo estis direktita antaŭen.(FA1.98)
Malantaŭe = "en loko malantaŭ io": Ĝi estis la lasta en la vico, kaj baldaŭ ĝi restis je granda distanco malantaŭe.(FA2.6) Ŝi falis malantaŭen.(FA3.45)
Antaŭa = "troviĝanta antaŭe, pli frua": La ĉevalo levis siajn antaŭajn krurojn. -- Li reiris sur sian antaŭan lokon.(M.122) Mi faros en Ĝenevo nenion sen antaŭa konsiliĝo kun vi.(L1.281)
Malantaŭa = "troviĝanta malantaŭe": La nigra hundeto [...] leviĝas supren sur la malantaŭaj piedoj.(FA2.59)