Post estas klarigita inter la lokaj rolvortetoj, ĉar ĝi havas unu signifon lokan, sed pli ofte ĝi estas tempa.
Loka post egalas al malantaŭ ("ĉe la malantaŭa flanko de"). Vidu do malantaŭ (ĉe antaŭ).
Ŝi aŭdis post si brueton.(M.184) = ...malantaŭ si..., ...ĉe sia dorsflanko...
Tiam la virineto de maro fornaĝis kaj kaŝis sin post kelkaj altaj ŝtonoj.(FA1.56)
Por loka signifo oni kutime uzas malantaŭ. Ĉe Zamenhof loka post estis sufiĉe ofta, sed tio aperas nuntempe tre malofte. Tamen kiam post montras ne nur lokon, sed ankaŭ pozicion en sinsekvo, ĝi estas ankoraŭ tute normala. Vidu ĉi-poste.
El post la dometo iris vojo.(M.68) = El loko ĉe la malantaŭa flanko de...
Normale oni ne uzas post + N-finaĵon, sed lasas al la kunteksto montri, ke temas pri moviĝo al loko post io: Tre mallaŭte li stariĝis post la kurteno.(FA2.135) = ...li sin movis al loko post la kurteno kaj stariĝis tie. Vidu "N por direkto".
Post ofte montras pozicion en sinsekvo, pozicion, kiu sekvas alian. Ofte estas ankaŭ pure loka signifo.
La maljuna Preben iris tuj post la ĉerko.(FA3.23) Dum la irado Preben sekvis la ĉerkon malantaŭ ĝi.
La monto malfermiĝis, kaj la reĝidino eniris. La vojkamarado sekvis tuj post ŝi.(FA1.45)
Pli ol cent salonoj troviĝis vice unu post la alia.(FA2.73)
Kiam ŝi skribas datojn, ŝi ĉiam skribas la tagon post la monato.
Sinsekva post ne estas ĉiam distingebla disde tempa post.
Iafoje sinsekva post povas montri komparon, same kiel antaŭ: Vi estas la plej bona post mi. Vere plej bona estas mi, sed post mi sekvas vi.
Plej ofte post montras tempon pli malfruan ol alia tempo. Tiam post staras antaŭ esprimo de tempo, okazaĵo aŭ ago. Tempa post estas la malo de tempa antaŭ.
Miaj fratoj havis hodiaŭ gastojn; post la vespermanĝo niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo kaj akompanis ilin ĝis ilia domo.(FE.18) = ...kiam la vespermanĝo estis pasinta...
Tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo ĝi estis jam nur varma, post du horoj ĝi estis nur iom varmeta, kaj post tri horoj ĝi estis jam tute malvarma.(FE.38) = Tuj kiam la hejto estis okazinta... kiam unu horo estis pasinta...
Li fianĉiĝis kun fraŭlino Berto; post tri monatoj estos la edziĝo.(FE.38) = ...kiam tri monatoj estos pasintaj...
Post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo.(FE.39)
Tempa post povas ankaŭ stari antaŭ vortoj, kiuj ne per si mem montras tempon, okazaĵon aŭ agon, sed kiuj tamen en la aktuala frazo reprezentas ion tian.
Kvaronon da horo post tiuj vortoj [...] droŝko [...] haltis antaŭ unu el la plej luksaj magazenoj de la strato Senatorska.(M.78) = ...post eldiro de tiuj vortoj...
Ekfluis larmoj, guto post guto, abundaj, pezaj.(M.141) = ...guto fluis post fluo de guto...
"Da" post ia vorto montras, ke tiu ĉi vorto havas signifon de mezuro.(FE.32) Ĉi tie temas pri sinsekvo tempa (dum parolo aŭ lego).
Ili ĉiam ripetadis post la reĝo: "Ho, ĝi ja estas tre bela!"(FA1.70) = ...post eldirado de la reĝo... Post havas ĉi tie ankaŭ iom de la signifo de laŭ. Ili ĉiam ripetadis laŭ la vortoj de la reĝo...
Tempa post estas ofte uzata en esprimoj de horo: dek minutoj post la tria k.s. Vidu "Horoj".
Antaŭ tempa post oni povas meti de por klare montri tempodaŭron, kiu komenciĝas post ia tempo. Jam simpla de povas havi tian signifon. Vidu "De rilate al verbo".
Post estas nur rolvorteto, neniam frazenkondukilo. Kiam post staras antaŭ subfrazo, oni uzas kiam por enkonduki la subfrazon.
Post lia alveno ni manĝis. -> Post kiam li alvenis, ni manĝis. Li alvenis estas frazo, kaj post ne povas stari rekte antaŭ ĝi. Oni tial enkondukas la subfrazon per kiam.
Vidu ankaŭ "Aliaj rilataj KI-vortoj" kaj "Aliaj subfrazoj - apenaŭ, dum, ĝis, kvankam, kvazaŭ, ol" Ol.
Posta = "pli malfrua, malantaŭa": La historio de la reĝo David, la antaŭa kaj la posta, estas priskribita en la kroniko de la antaŭvidisto Samuel.(Kr2.29) Ĝi (la glavo) trapenetris la postan parton de la korpo.(Jĝ.3)
Poste = "post (iom da) tempo, post tio (tempe aŭ sinsekve), pli malfrue, malantaŭe": Subite granda hundo alsaltis el inter la arbetaĵoj, kaj tuj poste alia kaj ankoraŭ alia.(FA1.110) Kiam poste la suno malleviĝis, la montoj fariĝis ĉiam pli kaj pli mallume-bluaj.(FA1.149) Antaŭe iris kantistoj, poste kordinstrumentistoj.(Ps.68)
Depost estas nepravigebla, sed Zamenhofa, misskribo anstataŭ de post. Vidu "De rilate al verbo".