Post rolvorteto normale staras frazparto, al kiu la rolvorteto rilatas. Sen tia posta frazparto, rolvorteto ne havas sencon: sur la tablo, en mia domo, apud la aŭto, ekster tiu ĉi ĉambro, dum la paŭzo, anstataŭ tio, krom Petro, post la manĝo...
Se oni volas ellasi vortojn post rolvorteto (subkompreni ilin), oni devas uzi la rolvorteton kun E-finaĵo, ĉar la rolvorteto tiam fariĝas propra frazparto, kiu rolas kiel komplemento.
Li staras apud mi. -> Li staras apude.
Ŝi sidas ekster la domo. -> Ŝi sidas ekstere.
Tio okazis dum la paŭzo. -> Tio okazis dume.
Tio okazos post la kongreso. -> Tio okazos poste.
Se tia E-vorto montras lokon, ĝi povas akcepti la finaĵon N por montri movon al la loko.
Li sidas ekstere. -> Li iras eksteren. = ...al ekstera loko.
Se iafoje la origina frazparto rolas kiel priskribo de O-vorto (A-vortece), oni uzas A-finaĵon.
Li loĝas en domo apud mia domo. -> Li loĝas en apuda domo. ...en domo apuda.
Sed ofte oni uzas postmetitan E-formon ankaŭ en tiaj ĉi okazoj: Li loĝas en domo apude. = Li loĝas en domo, kiu troviĝas apude. Vidu "Rektaj priskriboj de O-vorto"
Ial iuj rolvortetoj apenaŭ aperas praktike kun E-finaĵo aŭ A-finaĵo. Oni ekzemple preskaŭ neniam diras paroli prie = "paroli pri tio", iri dee = "iri de la koncerna loko", ala veturo = "veturo al la koncerna loko", proa agado = "agado pro tio".
Legu ankaŭ pri da sen posta frazparto ("da-ismo").