Okazis provoj enkonduki novajn rolvortetojn en Esperanton. Rolvortetoj estas tamen tiaj vortoj, kiuj nur malfacile enuziĝas en lingvojn. (Vidu "Vortospecoj" pri fermitaj kaj malfermitaj vortklasoj.) Jen sekvas tamen klarigoj de tri neoficialaj rolvortetoj, kiuj iom trovis uzadon. Vidu ankaŭ "Rolvortaĵoj" pri provoj krei novajn rolvortetojn el rolvortaĵoj. Vidu ankaŭ "Neoficialaj prefiksoj" pri la neoficiala prefikso PRE, kiun iuj volas uzi kiel rolvorteton.
= "sur tiu ĉi flanko de, maltrans". (Pri trans vidu "Lokaj rolvortetoj".) Cis estas apenaŭ uzata en la praktiko. Oni diru ĉi-flanke de, sur tiu ĉi flanko de aŭ eventuale maltrans.
Ili loĝas cis tiuj montoj. = Ili loĝas sur tiu ĉi flanko de tiuj montoj (proksime de ni).
Teorie oni povus uzi direktan N-finaĵon post cis, same kiel post trans: La malamika armeo iris cis la limriveron. = ...sur nian flankon de la limrivero.
Cis estas iom pli ofta en vortfarado: cisalpa = "ĉi-flanka de la Alpoj", cis-Danube = "ĉi-flanke de Danubo", Cisganga Hindujo = "tiu parto de Hindujo, kiu estas okcidente de la rivero Gango" (la nomoj Cisganga Hindujo kaj Transganga Hindujo montras Eŭropan perspektivon, sed Esperanto estas tutmonda lingvo, kaj oni ordinare evitu tiajn vortojn). Cis ankaŭ troviĝas en propraj nomoj kaj sciencaj vortoj, kie oni prefere rigardu ĝin kiel parton de la radiko. Tiaj vortoj normale kontrastas al simila formo kun "trans": Ciskejo - Transkejo (Bantuaj hejmlandoj en Sud-Afriko, kiuj troviĝas respektive sude kaj norde de la rivero Granda Kejo), cisbuteno - transbuteno (kemiaj kombinaĵoj, kiuj havas certajn elementojn respektive samflanke kaj malsamflanke de centra strukturo).
Far estas uzata de iuj Esperantistoj por montri aganton. Normale oni uzas de ("De rilate al aga O-vorto", "De rilate al participo", "Pasivo - bazaj reguloj"). De havas multajn signifojn, kaj iafoje konfuzo povus estiĝi. Tiam oni normale uzas fare de por klare montri, ke temas pri aganto (senca subjekto). Iuj opinias, ke fare de estas tro longa, kaj tial mallongigas al far.
Ĉe pasivaj participoj de nur povas montri aganton. Laŭ la Fundamento, en pasivo la rolmontrilo de aganto estas de. Far estus do rekte erara ĉe pasiva participo, ĉar tio rompus Fundamentan regulon. Aldono de fare ne estas eraro, sed estas preskaŭ ĉiam superflua. (Pri pasivo ĝenerale vidu "Pasivo".)
*Ŝi estas amata far ĉiuj.* = Ŝi estas amata de ĉiuj.(FG)
Ĉe agaj O-vortoj de povas jen montri sencan subjekton, jen sencan objekton. Tiam fare de aŭ far montras, ke temas pri senca subjekto.
Morgaŭ okazos akcepto far la urbestro. = ...fare de la urbestro.
Mi legis la tradukon de Hamleto far Zamenhof. = ...fare de Zamenhof.
Laŭ la opinio de la aŭtoro de PMEG far ĉiam estas superflua. La okazoj, kiam de efektive povas kaŭzi malklarecon, estas tre maloftaj. En tiuj maloftaj okazoj oni uzu fare de, kiu estas klara, preciza kaj komprenebla por ĉiuj Esperantistoj. Ĝuste ĉar fare de estas tiel malofte bezonata, ĝi ne estas tro longa.
Fri estas komerca fakvorto. Ĝi montras, ke prezo aŭ pago inkluzivas ion, ekzemple transporton al certa loko: La prezo estas mil dolaroj fri haveno. = ...inkluzive pagon por transporto ĝis haveno. La prezo estas mil dolaroj fri dogano. = ...inkluzive kostojn por dogano. Fri estas uzata nur en faka lingvaĵo. En ordinara lingvaĵo oni ne uzu ĝin, sed nepre montru la signifon klare per pluraj vortoj.