PMEG

Alvoko

La frazrolo alvoko estas ekzemple la nomo de la alparolato, eldirata aparte por veki ties atenton. Alvoko staras normale apartigite per komo(j) de la resto de la frazo. Ĝi estu ĉiam sen rolmontrilo. Oni ankaŭ neniam uzu la artikolon la antaŭ alvoko.

Karlo, venis poŝto por vi. Karlo estas la nomo de la alparolato.

Elizabeto, ĉu vi scias, kie la hundo estas?

Mi konstatis, kara Petro, ke vi ne estis en la lernejo hodiaŭ.

Oni povas ankaŭ uzi titolon aŭ alispecan vorton por alvoki.

Mi deziras al vi bonan tagon, sinjoro!(FE.10) Oni titolas la alparolaton per la vorto sinjoro.

Sinjoroj, vi estas neĝentilaj.(FE.16)

Estimata prezidanto, mi ŝatus fari jenan proponon.

Patro, ĉu mi povas iri al kinejo?

Iaj ekkriaj esprimoj tre similas al alvoko.

Infero kaj diablo!(Rt.16)

Dio, savu min!(Rt.122)

Mil diabloj!

Alvoko al ia potenco, kiu iel donas forton al la eldiro, ankaŭ aperas kun rolvorteto: Pro la ĉielo, havu kompaton!(Rt.57) Vidu "Aliaj rolvortetoj" Per kaj Pro, kaj "Je" Je.