PMEG

Identiga priskribo

Identiga priskribo estas postmetita rekta priskribo de O-vorto. Ĝi montras la identecon de la afero. Identigaj priskriboj estu sen rolmontrilo. Vidu pli detale ĉe "Specialaj priskriboj".

Li fianĉiĝis kun fraŭlino Berto.(FE.39) Berto estas identiga priskribo de la vorto fraŭlino.

En la lingvo "Esperanto" ni vidas la estontan lingvon de la tuta mondo.(FE.22) La nomo Esperanto estas identiga priskribo de la vorto lingvo.

Ili vizitis la insulon Gronlando.