PMEG

Ke-frazoj kiel objekto

Ke-frazo ofte rolas kiel objekto, sed ke-frazo ne povas akcepti la finaĵon N. Se oni anstataŭigas la subfrazon per O-vorto aŭ tabelvorto je O, tiu devas havi N.

Diru al la patro, ke mi estas diligenta.(FE.8) -> Diru tion al la patro.

Oni diras, ke la vero ĉiam venkas.(FE.16) -> Oni diras tion.

Pardonu al mi, patrino, ke mi restis tiel longe.(FE.17) -> Pardonu mian malfruiĝon al mi, patrino.

Mi volas ke vi tien iru!(FE.19) -> Mi volas tion.

Se li scius, ke mi estas tie ĉi, li tuj venus al mi.(FE.20) -> Se li scius tion...

Subite li aŭdis, ke iu alrajdas de la vojo al la domo.(FA1.9) -> Subite li aŭdis tion.

Pri talento mi neniam aŭdis, ke vi ian havas.(M.156) -> Pri talento mi neniam aŭdis tion.

Vi efektive pensas, ke ne?(BV.45) -> Vi efektive pensas tion? La subfrazo estas draste mallongigita, = ...ke tiel ne estas, aŭ simile.

Klare li sentis en sia animo, ke li kore amas Anjon kaj ke ŝi devas fariĝi lia kara edzineto.(FA3.58) = Klare li sentis en sia animo tion kaj tion.

Ĉe objekta ke-frazo oni malofte uzas helpan tio. Sed tio ja eblas.

Vi kaŭzis tion, ke mi devas vin malestimi!(FA2.19)

Ĉu povas esti, ke mi bedaŭris tion, ke mi ne faris malhonestaĵon?(M.62)

Ŝajne du rektaj objektoj

En frazoj, kiuj havas ke-frazon kiel objekton, aperas ofte alia frazparto kun N-finaĵo. Tiam povas ofte ŝajni, ke estas du rektaj objektoj kun malsama rilato al la ĉefverbo. Tio normale estus eraro. Vidu interalie "Alternativaj frazkonstruoj".

Se la alia objekto aperas ene de la ke-frazo, ĝi estas objekto de la ke-fraza ĉefverbo. Ekzemple Mi vidis, ke ili manĝas fiŝon. La tuta ke-frazo estas objekto de vidis. Fiŝon estas objekto de manĝas.

Se la alia objekto ne troviĝas en la ke-frazo, la klarigo povas esti, ke la ke-frazo ne vere estas objekto, sed ekz. komplemento. Vidu "Ke-frazoj kiel komplemento". Alternative povas esti, ke la alia objekto fakte ne estas objekto, sed N-komplemento. Vidu "La rolfinaĵo N".