Se en citata frazo estas tempomontra esprimo, ĝi normale povas resti senŝanĝe en nerekta parolo. Kelkaj tempaj vortetoj tamen dependas de la absoluta nuno, kaj devas tial foje ŝanĝiĝi por eviti konfuzon. Tiaj vortoj estas hodiaŭ, hieraŭ, antaŭhieraŭ, morgaŭ kaj postmorgaŭ. Frazoj, en kiuj oni devas ŝanĝi tian tempovorton, estas tamen sufiĉe maloftaj.
Pasintan lundon li diris: "Mi ne laboros hodiaŭ!" -> Pasintan lundon li diris, ke li ne laboros tiun tagon. Se oni konservus hodiaŭ en la subfrazo, temus pri tiu tago, en kiu estis dirita la tuta frazo.
Morgaŭ li verŝajne diros: "Mi estis malsana hieraŭ!" -> Morgaŭ li verŝajne diros, ke li estis malsana hodiaŭ. Se oni uzus hieraŭ en la nerekta parolo, temus pri la tago antaŭ ol estis dirita la tuta frazo. Li efektive parolos pri la hodiaŭa tago, kaj oni do ŝanĝu al hodiaŭ.
Antaŭ unu semajno li demandis al mi: "Ĉu vi venos al mi morgaŭ?" -> Antaŭ unu semajno li demandis al mi, ĉu mi venos al li la postan tagon.
Antaŭhieraŭ li demandis: "Ĉu vi venos morgaŭ?" -> Antaŭhieraŭ li demandis, ĉu mi venos la postan tagon. Teorie oni povus diri: *Antaŭhieraŭ li demandis, ĉu mi venos hieraŭ.* Temas ja pri tiu tago, kiu estis antaŭ la nuna, do pri hieraŭ, sed la kontrasto inter OS-verbo kaj hieraŭ estas tro stranga.
Postmorgaŭ li diros: "Mi faris tion hieraŭ!" -> Postmorgaŭ li diros, ke li faris tion la antaŭan tagon. Teorie eblus: *Postmorgaŭ li diros, ke li faris tion morgaŭ.* Sed la kontrasto inter IS-verbo kaj morgaŭ estas tro nekutima.
En rakontoj oni tamen foje konservas hodiaŭ, hieraŭ kaj morgaŭ senŝanĝe: Li renkontis konaton, junan poeton, kiu rakontis al li, ke morgaŭ (= la postan tagon) li komencos sian someran vojaĝon.(FA1.86) Ĉi tiu frazo aperas en fabelo, kaj apenaŭ povus estiĝi konfuzo kun la vera morgaŭo.
Formoj kiel hieraŭo, hieraŭa tago, morgaŭo, morgaŭa tago estas ofte uzataj sendepende de la absoluta nuno.
La tempovorton nun oni povas foje por klareco ŝanĝi en nerekta parolo, sed plej ofte tio ne necesas: Hieraŭ li diris: "Mi volas fari tion nun kaj ne poste!" -> Hieraŭ li diris, ke li volas fari tion nun kaj ne poste. Oni povus ŝanĝi al tiam, tiumomente aŭ eble tuj, sed ankaŭ nun taŭgas. En rakontoj nun estas sufiĉe ofte uzata pri pasinta tempo. Vidu "Nun".
Loka esprimo en citata frazo devas foje ŝanĝiĝi en nerekta parolo, se oni rerakontas la aferon en alia loko. Alifoje tia ŝanĝo povas esti natura, sed ne nepra.
Karlo diras al Eva en Parizo pri Pekino: Mi iros tien.
Eva rerakontas al Petro en Pekino: Karlo diris, ke li iros ĉi tien.
Petro diras al Elizabeto en Tokio: Mi iam estis en Berlino.
Elizabeto rerakontas al Karlo en Berlino: Petro diris, ke li iam estis ĉi tie. Aŭ: Petro diris, ke li iam estis en Berlino.