Frazparto povas konsisti el unu sola vorto, sed estas ofte kunaĵo de pluraj vortoj. Unu el la vortoj de plurvorta frazparto estas ĉefvorto, kaj la aliaj estas rektaj priskriboj de la ĉefvorto. Se la ĉefvorto estas O-vorto, la frazparto nomiĝas O-vorta frazparto. Se la ĉefvorto estas A-vorto, ĝi estas A-vorta frazparto. Se la ĉefvorto estas E-vorto, ĝi estas E-vorta frazparto.
ĉambro - Ĉambro estas ĉefvorto. Priskriboj ne estas.
matura homo - Homo estas ĉefvorto. Matura estas rekta priskribo de homo.
tre granda - Granda estas ĉefvorto. Tre estas rekta priskribo de granda.
tre longe - Longe estas ĉefvorto. Tre priskribas ĝin.
Oni povas ankaŭ paroli pri E-vortecaj frazpartoj, en kiuj la ĉefvorto estas E-vorteca vorteto: tre baldaŭ, multe pli, absolute ĉiam.
Rekta priskribo de ĉefvorto povas mem esti plurvorta frazparto.
la kajero de la juna fraŭlino
Ĉefvorto estas kajero. La estas difina priskribo (= difinilo). De la juna fraŭlino estas poseda priskribo. La poseda priskribo estas mem O-vorta frazparto enkondukita per la rolvorteto de.
tre alte estimata sinjoro
La tuto estas O-vorta frazparto. Sinjoro estas ĉefvorto. Tre alte estimata estas mem A-vorta frazparto, kiu rekte priskribas la ĉefvorton sinjoro.
Legu pri la diversaj manieroj rekte priskribi ĉefvorton en "Frazpartoj".