Ekzistas du specoj de vortoj en Esperanto: finaĵvortoj kaj vortetoj.
Plej multaj vortoj en Esperanto estas finaĵvortoj. Finaĵvorto baze konsistas el radiko + vortklasa finaĵo. Ekzemple: patro, rozo, suno, amo, sana, verda, ege, aparteni, brilas, estos...
Radikoj esprimas plej diversajn aferojn: bestojn, homojn, agojn, kvalitojn, abstraktaĵojn, konkretaĵojn k.t.p. Radiko ne povas aperi memstare kiel vorto, sed bezonas finaĵon. Ekzistas naŭ diversaj finaĵoj: O, A, E, I, AS, IS, OS, US kaj U. Se oni aldonas iun el tiuj finaĵoj al radiko, ĝi fariĝas vorto. Ĉiu ajn radiko povas akcepti ĉiun ajn finaĵon: homo, homa, home, homi, homas..., bluo, blua, blue, blui, bluas..., kuro, kura, kure, kuri, kuras...
Finaĵvortoj povas ankaŭ konsisti el pluraj radikoj + finaĵo, aŭ el vorteto + finaĵo, k.t.p.: vaporŝipo, peri.... La diversaj manieroj konstrui finaĵvortojn estas klarigitaj en "Vortfaraj principoj".
Iuj radikoj estas uzataj ĉefe en vortokunmetado. Ili nomiĝas afiksoj: EBL, UL, MAL, GE....
Ekzistas pluraj miloj da radikoj, kaj daŭre aperas novaj. Ili estas malfermita klaso de lingvoelementoj. Enkonduko de novaj afiksoj estas tamen pli malfacila, ĉar ili apartenas al la kerno de la lingvo. Afiksoj estas pli fermita klaso de lingvoelementoj.
Vorteto ne bezonas finaĵon, sed povas aperi en frazo tia, kia ĝi estas. La vortetoj estas limigita grupo de vortoj, kiuj montras tre bazajn ideojn, gramatikajn rilatojn k.t.p. Jen ĉiuj oficialaj vortetoj dividitaj en grupojn.
Kvankam vortetoj ne bezonas finaĵojn, oni povas aldoni finaĵojn kaj afiksojn por krei novajn vortojn kun aliaj signifoj: antaŭe, duma, mia, ilia, unua, due, plia, kialo, morgaŭo, ĉirkaŭi, ĝisi, treege, unuigi, pliiĝi k.t.p.
45 el la vortetoj ŝajnas havi iajn finaĵojn, ŝajnas kunmetitaj, sed estas nekunmetitaj: tio, tia, kio, kie, iu, iel, ĉiam, ĉiom, nenial, nenies... Tiuj vortetoj nomiĝas tabelvortoj.
Apenaŭ enkondukiĝas novaj vortetoj, ĉar ili estas stabila, fermita klaso de vortoj. Provoj enuzigi novajn vortetojn preskaŭ ĉiam montriĝas vanaj. Vidu tamen "Neoficialaj vortetoj".
Okazis provoj ŝanĝi iujn E-vortecajn vortetojn, kiuj finiĝas per "aŭ", en finaĵvortojn. Ekzemple hodiaŭ -> *hodie*, ankoraŭ -> *ankore*, almenaŭ -> *almene*. Tiaj provoj estis siatempe eĉ oficiale tolerataj de la Akademio de Esperanto. Nur en poezio oni povus ankoraŭ renkonti tiajn formojn. En ordinara lingvaĵo oni nepre restu ĉe la normalaj formoj.