Ĉe O-vortoj kaj A-vortoj oni devas distingi inter unu-nombro kaj multe-nombro. Unu-nombro signifas, ke temas pri unu afero. Multe-nombro signifas, ke estas pli ol unu afero. Multe-nombron oni montras per la finaĵo J. Manko de J-finaĵo montras unu-nombron. Pli detalaj klarigoj troviĝas en "Uzado de unu-nombro kaj multe-nombro". Ankaŭ la tabelvortoj je U kaj A ("Tabelvortoj - bazaj reguloj") povas ricevi la finaĵon J.
(unu) tago - (pluraj) tagoj
(unu) granda domo - (pluraj) grandaj domoj
ilia granda domo - iliaj grandaj domoj
alia homo - aliaj homoj
la unua tago - la unuaj tagoj
iu - iuj
tiu homo - tiuj homoj
tia speco - tiaj specoj
La kato estas nigra. - La katoj estas nigraj.
Ĝi estas granda, sed bela. - Ili estas grandaj, sed belaj.
Vi estas bela. - Vi estas belaj.
Ĉiu miris pri tio. - Ĉiuj miris pri tio.
Kia estis la respondo? - Kiaj estis la respondoj?
Eventuala N-finaĵo staras post J: tagojn, grandajn, aliajn, nigrajn, iliajn, tiujn, neniajn.