PMEG

Nombro ĉe radikoj kaj kunmetaĵoj

Radikoj estas neŭtralaj pri nombro. Ili povas montri jen unu aferon, jen plurajn aferojn.

okula = rilata al okulo aŭ okuloj
okule = rilate al okulo aŭ okuloj
okulkavo = kavo de okulo
okulkuracisto = kuracisto de okuloj
kolora = havanta unu aŭ plurajn kolorojn
samideano = ano de la sama ideo aŭ de la samaj ideoj
marteli = bati per unu martelo aŭ per pluraj marteloj
libroverkado = verkado de libro aŭ libroj

Oni do ne uzas J-finaĵojn ene de kunmetitaj vortoj. Oni ne diras: *okulojkuracisto*, *librojvendejo*, *ŝipojhaveno*, *senharojigi* aŭ simile, sed okulkuracisto, librovendejo, ŝiphaveno kaj senharigi, kvankam temas ja klare pri multe-nombraj signifoj: kuracisto de okuloj, vendejo de libroj, haveno por ŝipoj, forigi harojn.

J-finaĵo povas tamen aperi en ŝajnaj kunmetaĵoj kiel membroj-abonantoj. Legu pri tiaj kvazaŭkunmetaĵoj en "Apudmeto" Kunskriboj.