Vorto kun iu el la finaĵoj I, AS, IS, OS, US aŭ U estas verbo. Verbo montras faradon de ago aŭ estadon en stato.
Verboj kun AS, IS, OS, US aŭ U rolas kiel ĉefverboj de frazo. Verboj kun I-finaĵo (I-verboj) ne rolas kiel ĉefverbo, sed havas diversajn aliajn rolojn en frazoj. I-verbo estas tradicie rigardata kiel la baza formo de verbo. Tial verboj aperas en I-formo en vortaroj.
La signifo de verbo dependas de la signifo de ĝia radiko. Vidu pli precize en "Vortfarado - verbaj finaĵoj".
La diversaj verbfinaĵoj prezentas agojn en kvar malsamaj manieroj - en kvar modoj:
En la reala modo, oni distingas inter tri tempoj (AS, IS, OS). La aliaj modoj ne montras tempon.
Pri diversaj specoj de verboj, kaj kiel oni konstruas frazojn ĉirkaŭ ili, vidu "Verboj kaj frazroloj". Vidu ankaŭ "Kelkaj gravaj verboj".