Verboj kun la finaĵo I nur nomas agon aŭ staton. Ili ne montras, ĉu temas pri realaĵo, volo aŭ imago. Ili ankaŭ ne montras tempon. I-verboj estas ofte similaj al agaj O-vortoj.
labori = la ideo de farado de laboro
esti = la ideo de estado
Mi volas labori. = Mi volas, ke mi laboru.
Estas tede labori. = Laborado estas teda.
I-verboj ne rolas kiel ĉefverboj, sed estas uzataj en multaj aliaj manieroj. Tio estas detale klarigita en "I-verboj".