PMEG

Pri-verboj

La rolvorteto pri estas ofte uzata prefiksece. En kelkaj okazoj ĝia sola tasko estas ŝanĝi la rolon de objekto.

Semi

La objekto estas la semoj. La loko, kien la semoj metiĝas, povas aperi kiel loka aŭ direkta komplemento: La terkultivisto semas tritikon en la kampo. -- Kelkaj personoj komencis semi inter la esperantistoj konfuzon kaj timon.(L2.88)

Prisemi

La objekto estas la loko, kien la semoj metiĝas. La semoj povas aperi kiel per-komplemento. La terkultivisto prisemas la kampon per tritiko. -- Dum ses jaroj prisemu vian kampon.(Lv.25)

Vidu ankoraŭ "Afiksecaj rolvortetoj" pri prefikseca pri.