PMEG

Ne-Esperantaj vortoj - elparolo

Kiam ne-Esperanta nomo (aŭ alispeca fremda vorto) aperas en Esperanta frazo, ekzistas tri manieroj elparoli.

  • Oni povas la nomon elparoli laŭ la origina lingvo (almenaŭ proksimume), kio postulas sciojn de tiu lingvo. Tio ĉiam estas korekta elparolmaniero, sed ne ĉiam estas efika maniero komuniki.

  • Oni povas la nomon elparoli tiel, kiel oni ĝin elparolas en sia propra lingvo (kiam tiu ne estas la origina lingvo). Tio bedaŭrinde tre ofte okazas, sed estas tre malrekomendinda, ĉar nur parolantoj de tiu lingvo bone rekonas la nomon.

  • Oni povas la nomon elparoli en Esperanteca maniero. Tio estas ankoraŭ malofta, sed tre rekomendinda, ĉar ĉiuj parolantoj de Esperanto havas ŝancon rekoni la nomon.

Esperanteca elparolo

Kiam anoj de diversaj lingvoj parolas sian lingvon kaj uzas fremdajn nomojn, ili normale ne elparolas laŭ la fremda lingvo, sed spontane ŝanĝas la elparolon laŭ la elparolaj kutimoj de sia propra lingvo. Simile Esperantistoj povas elparoli fremdajn nomojn laŭ la elparola sistemo de Esperanto. Tion oni povas nomi Esperanteca elparolo.

Esperanteca elparolo ne signifas, ke oni elparolas ĉiun literon laŭ la Esperantaj reguloj, sed ke oni elparolas uzante kiom eble nur Esperantajn sonojn. La celo estas trovi elparolmanieron, kiu faras la nomon rekonebla por ĉiu ajn Esperantisto. Oni atentu kaj la fremdan elparolon, kaj la fremdan skribon, ĉar multaj nomoj estas pli konataj en sia skriba formo. Ofte estas bone serĉi kompromison inter la origina sono kaj la sonsistemo de Esperanto. Kiam oni ne konas la originan elparolon, sed eble nur la skribon, oni devas improvizi. Necesas esti tre tolerema pri elparolo de fremdaj nomoj en Esperanto. La celo ne estas montri siajn sciojn de fremdaj lingvoj, sed komuniki kiel eble plej efike.

La Akademio de Esperanto rekomendis elparoli la ne-Esperantajn literojn Q, W, X kaj Y jene, kiam oni ne konas la originan elparolon.

Q = "k", W = "v" (aŭ "ŭ"), X = "ks", Y = "i" aŭ "j"

Sed kiam ekzistas plene Esperantigita formo, kiu estas vaste konata, uzado de tiu formo estas kompreneble la plej efika maniero komuniki.

Ekzemploj de eblaj Esperantecaj elparoloj

La ĉi-postaj Esperantecaj elparoloj ne estas la solaj eblaj. Oni povas diversgrade atenti la originan elparolon kaj la Esperantan sonsistemon. Memoru ankaŭ, ke oni ĉiam povas uzi la originan elparolon senŝanĝe, se oni tion preferas. (Pri akcentado vidu ĉi-poste.)

Coca Cola -> koka kola
Angla nomo de trinkaĵo. La "O" (diftongo) fariĝas simpla vokalo. La malklaraj finaĵvokaloj fariĝas A laŭ la skribo.

Chaplin -> ĉaplin, ĉeplin
Usona nomo de filmartisto. La "A" elparoliĝas Angle inter A kaj E. Verŝajne A laŭ la skribo estas preferinda, sed ankaŭ E eblas. La malklara elparolo de "I" fariĝas I.

Winchester -> vinĉester
Angla urbo. La "W" (= Ŭ) fariĝas V, ĉar Esperante Ŭ ne povas aperi vortkomence ("Bazaj elparolaj reguloj"). La malklara "E" fariĝas E. La fina "ER", kiu elparoliĝas kiel vokaleca R, fariĝas ER, ĉar Esperante R ne povas esti vokalo.

Dreyfus -> dre(j)fus
Historie fama Franca oficiro. La "Y" estas neelparolata France. Ĝi povas fariĝi J aŭ malaperi. La "U" (ronda antaŭa vokalo) fariĝas U laŭ la skribo.

Honoré de Balzac -> (h)onore de balzak
Franca nomo de verkisto. La "H" estas neelparolata France. Ĝi povas resti, laŭ la skribo, aŭ malaperi. La malklara vokalo en de fariĝas E laŭ la skribo.

Changzhou -> ĉan(g)ĝo
Ĉina urbo. La spira "CH" fariĝas Ĉ. La senspira "ZH" fariĝas Ĝ. La "NG" (vela naza konsonanto) fariĝas N, aŭ eventuale N + G laŭ la skribo. La diftongo "OU", kiu estas fremda al Esperanto, fariĝas O ("Bazaj elparolaj reguloj").

al-Ghurdaqa -> (al-)ĥurdaka(al-)gurdaka
Araba nomo de Egipta havenurbo. Al estas difina artikolo kaj povas forfali. "GH" (= voĉa Ĥ) fariĝas Ĥ aŭ G. La ekstreme malantaŭa "Q" fariĝas K.

Haliaeëtus leucoryphus -> halieetus leŭkorifus
Latina scienca nomo de birdospeco. (la Esperanta nomo estas haliaeto.) La "AE" fariĝas E. La "Y" fariĝas I.

Kalocsay -> kaloĉaj
Hungara nomo de Esperanta verkisto. Hungara malhela "A" fariĝas ordinara A laŭ la skribo.

Malmö -> malme, malmo
Sveda urbo. La "Ö" (antaŭa ronda vokalo) fariĝas E aŭ O.

Akcentado

Ekzistas tri manieroj akcenti en Esperanteca elparolo. Por ĉiu nomo oni elektu manieron, kiu ŝajnas oportuna.

  • Se la origina lingvo havas akcenton, oni povas konservi la originan akcenton.

  • Oni povas akcenti sur la antaŭlasta vokalo laŭ la Esperanta akcentoregulo. Tio estas ofte natura, kiam la nomo ŝajnas havi ian finaĵon similan al la Esperantaj finaĵoj.

  • Oni povas imagi finan apostrofon (anstataŭ O-finaĵo, "Apostrofo") kaj akcenti lastvokale.

Coca cola -> kOka kOlakokakOla

Chaplin -> ĉAplinĉaplIn

Haliaeëtus leucoryphus -> haliEetus leŭkOrifushalieEtus leŭkorIfus

Kalocsay -> kAloĉaj, kalOĉajkaloĉAj

Malmö -> mAlmo, mAlme (la "duobla" Sveda akcento fariĝas ordinara akcento)

Vidu ankaŭ "Ne-Esperantigitaj nomoj".