PMEG

Literoj

Esperanto uzas varianton de la Latina alfabeto. Tiu varianto enhavas 28 literojn. Ĉiu litero ekzistas en du formoj: majusklo (granda litero, ĉeflitero) kaj minusklo (malgranda litero).

Majuskloj:

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

Minuskloj:

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u ŭ v z

La ĉi-antaŭa vicordo de la literoj estas uzata por ordigi vortojn en vortaroj, nomojn en listoj de partoprenantoj, kaj en multaj similaj okazoj (legu ankaŭ pri alfabeta ordigo de ne-Esperantaj literoj).

La nomoj de la literoj estas: a, bo, co, ĉo, do, e, fo, go, ĝo, ho, ĥo, i, jo, ĵo, ko, lo, mo, no, o, po, ro, so, ŝo, to, u, ŭo, vo, zo. Pri uzo de liternomoj vidu "Specialaj elparolaj reguloj" kaj "Liternomoj".

Majuskloj kaj minuskloj

La minuskloj estas la normalaj literformoj. Majusklojn oni uzas kiel unuan literon de ĉefa frazo, kaj kiel unuan literon de propra nomo. Oni uzas majusklojn ankaŭ en iuj mallongigoj (vidu ekzemplojn en "Specialaj elparolaj reguloj").

ONI IAFOJE SKRIBAS NUR PER MAJUSKLOJ, EKZEMPLE EN TITOLOJ AŬ POR EMFAZI.

okaze oni vidas tekstojn kun nur minuskloj. tio povas esti ekz. stila efekto. kelkaj eĉ eksperimente uzas nur minusklojn en ĉiaj tekstoj.

Iafoje majuskloj estas uzataj por montri respekton, ekz. en la vorto Dio. La pronomon Vi Zamenhof ofte skribis kun komenca majusklo (ekz. en leteroj), sed tio estas nun malofta.

Ne ekzistas devigaj reguloj pri la uzo de majuskloj kaj minuskloj. Vidu tamen "Majuskloj ĉe propraj nomoj".

Foje oni renkontas la ideon, ke la litero Ŭ ne havas majusklan formon. Tiu ideo baziĝas sur la fakto, ke Ŭ ne povas aperi vortkomence en Esperanta vorto (vidu "Bazaj elparolaj reguloj"), sed kiam oni ekz. skribas tutajn vortojn majuskle, oni devas uzi ankaŭ majusklajn Ŭ.

Supersignoj

Ses literoj estas unikaj por Esperanto: Ĉ, Ĝ, Ĥ, Ĵ, Ŝ kaj Ŭ. Ili havas supersignojn. La supersigno ^ nomiĝas cirkumflekso aŭ ĉapelo. La supersigno super U nomiĝas hoketo.

Alternativoj al supersignoj

Kiam ne eblas uzi la ĝustajn supersignojn, multaj uzas aliajn supersignojn laŭ la ebloj, ekz. ´ (dekstrakorna supersigno, akuta supersigno), kaj ` (livakorna supersigno, maldekstrakorna supersigno, malakuta supersigno). Tiaj elturniĝoj estas tute tolereblaj en okazoj de bezono, sed nur cirkumflekso kaj hoketo estas oficiale ĝustaj.

Oni ankaŭ povas uzi postan H anstataŭ la cirkumfleksoj, kaj forlasi la hoketon: ch, gh, hh, jh, sh, u. Tiu skribomaniero estas difinita en la Fundamento de Esperanto kiel anstataŭa skribo en okazoj, kiam ĝustaj supersignoj ne estas uzeblaj. Oni ne hezitu uzi ĝin, kiam ĝi estas bezonata (ekz. en telegramoj).

En komputila tekstolaboro multaj nun uzas postmetitan ikson (X) anstataŭ cirkumflekso kaj hoketo, kiam ĝustaj Esperantaj supersignoj ne estas haveblaj: cx, gx, hx, jx, sx, ux. Ankaŭ PMEG ekzistas en tia versio. Tia X-solvo kaj similaj elturniĝoj estas tute akcepteblaj en tiaj specialaj uzoj, sed en ordinaraj tekstoj oni uzu la oficialajn supersignojn (aŭ la H-metodon klarigitan ĉi-antaŭe).

Nur en okazoj de nepra neceso oni skribu en alia maniero ol per cirkumflekso kaj hoketo.