BO = "parenceco pro geedziĝo". (Komparu kun prefikseca DUON.)
BO aperas precipe en la jenaj tri parencovortoj, kaj en la tri respondaj IN-vortoj.
patro -> via bopatro = la patro de via edz(in)o
filo -> via bofilo = la edzo de via filino
frato -> via bofrato = la frato de via edz(in)o, la edzo de via fratino, la edzo de fratino de via edz(in)o (por tiu ĉi lasta signifo oni logike povus uzi "bobofrato", ĉar temas pri parenceco tra du geedzecoj, sed tiajn vortojn oni normale ne uzas)
Ankaŭ la jenaj BO-vortoj (kaj la respondaj IN-formoj) estas eblaj, sed malpli ofte uzataj. Anstataŭe oni uzas normale la simplajn vortojn sen BO.
kuzo -> via bokuzo = la edzo de via kuzino, la kuzo de via edz(in)o, la edzo de kuz(in)o de via edz(in)o (= "bobokuzo")
nevo -> via bonevo = la edzo de via nevino, la nevo de via edz(in)o, la edzo de nev(in)o de via edz(in)o (= "bobonevo")
onklo -> via boonklo = la onklo la via edz(in)o, la edzo de via onklino, la edzo de onkl(in)o de via edz(in)o (= "boboonklo")
avo -> via boavo = la avo de via edz(in)o
nepo -> via bonepo = la edzo de via nepino
parenco -> boparenco = ia pergeedziĝa parenco
familiano -> bofamiliano = ia pergeedziĝa familiano
En la Biblio aperas ankaŭ la vorto boedziĝi pri la kutimo edziĝi al la edzino de frato, kiu mortis sen infanoj: Envenu al la edzino de via frato, kaj boedziĝu kun ŝi kaj naskigu idaron al via frato.(Gn.38)
BO povas aperi kune kun la prefiksoj GE kaj PRA. La reciproka ordo de tiuj prefiksoj ne gravas por la signifo, sed kutime GE aperas laste. Nur ekstreme malofte oni havas okazon uzi ĉiujn tri samtempe: bogepatroj, bogefratoj, prageavoj, bopragekuzoj... Vidu ankaŭ "Parencoj kaj familianoj".