DIS = "for en malsamaj aŭ pluraj direktoj, malkunen". DIS estas uzata nur antaŭ agaj vortoj, kaj ĉiam montras manieron de la ago aŭ rezulton de la ago.
Ĉe mova vorto DIS montras, ke pluraj aferoj moviĝas for en malsamaj direktoj.
iri -> disiri = iri for en malsamaj direktoj
kuri -> diskuri = kuri for en malsamaj direktoj
ĵeti -> disĵeti = ĵeti for en malsamaj direktoj
sendado -> dissendado = sendado for en pluraj direktoj
Ĉe vorto, kiu jam en si mem havas ian disigan signifon, DIS plifortigas tiun signifon.
ŝiri -> disŝiri = per ŝir(ad)o dividi en pecojn
rompi -> disrompi = per romp(ad)o dividi en pecojn
pecigi -> dispecigi = pecigi kaj dismeti
haki -> dishaki = haki en pecojn
vastigo -> disvastigo = vastigo en pluraj direktoj
de -> disde = "de" en formova aŭ malsimileca signifo, vidu "De" (en disde DIS escepte aperas antaŭ neaga vorto)
Ĉe vorto kun ia kuniga signifo DIS anstataŭigas la kunigan signifon per disiga. DIS tiam egalas al MAL.
volvi -> disvolvi = malvolvi
faldi -> disfaldi = malfaldi
sigeli -> dissigeli = malsigeli, rompi sigelon
disa = malkuna, dividita, maldensa
dise = malkune, dividite, en malsamaj lokoj aŭ malsamaj direktoj
disen = malkunen, en malsamajn lokojn aŭ malsamajn direktojn
disa -> disigi = igi disa(j), disdividi
-> disiĝi = iĝi disa(j), disdividiĝi, dismoviĝi
disa karno -> diskarni aŭ diskarnigi = forigi aŭ disŝiri ies karnon
disaj membroj -> dismembrigi = disdividi laŭ la membroj (membro estas ĉi tie aŭ korpa membro, aŭ difinita parto de tutaĵo)
Oni ankaŭ provis uzi DIS memstare kiel vorteton anstataŭ disen, precipe en poezio. Normale oni ne povas tiel uzi DIS: La mon' ruliĝis sur la planko dis. (Ekzemplo laŭ K. Kalocsay.)