PMEG

PRA

PRA = "antaŭ tre longa tempo, primitiva". PRA montras, ke tio, kio staras poste estas tempe malproksima.

homo -> prahomo = plej unua kaj primitiva speco de homo
arbaro -> praarbaro = primitiva, netuŝita arbaro ekzistanta de nememorebla tempo
tempo -> pratempo = la komenca tempo de la homaro aŭ de la mondo
knalo -> la Praknalo = nomo de tiu grandega eksploda ekspansio, per kiu kreiĝis la universo
tipo -> pratipo = unua, ideala, originala, plej frua tipo, prototipo

Iom specialan signifon havas PRA en la vorto praantaŭlasta = "antaŭa al la antaŭlasta". Simila uzo de PRA estas menciita en "Hodiaŭ-Hieraŭ-Morgaŭ".

Ĉe parencovortoj

Ĉe iuj parencovortoj PRA havas specialan signifon.

Ĉe av(in)o, nep(in)o, onkl(in)o, nev(in)o kaj kuz(in)o PRA montras parencecon je unu generacio pli malproksiman (antaŭe aŭ poste en la tempo). Oni povas uzi pli ol unu PRA por montri eĉ pli malproksimajn parencojn, unu PRA por ĉiu generacio.

avo
-> via praavo = la patro de via av(in)o
-> via prapraavo = la patro de via praav(in)o
-> via praprapraavo = la patro de via prapraav(in)o

nepo
-> via pranepo = la filo de via nep(in)o
-> via prapranepo = la nepo de via nep(in)o

onklo
-> via praonklo = la patro de via onkl(in)o
-> via prapraonklo = la avo de via onkl(in)o

nevo
-> via pranevo = la filo de via nev(in)o
-> via prapranevo = la nepo de via nev(in)o

kuzo
-> via prakuzo = la filo de la kuz(in)o de via patr(in)o
-> via praprakuzo = la nepo de la kuz(in)o de via patr(in)o

(En vortoj kun multaj PRA estus penseble uzi nur unu PRA post nombrovorto, kiu montras, pri kiom da generacioj temas: tripraavo = pra-pra-pra-avo, kvarpraavino = pra-pra-pra-pra-avino. Tio estas tamen ankoraŭ neuzata.)

Ĉe la parencovortoj patr(in)o kaj fil(in)o PRA montras malproksiman parencecon plurajn aŭ multajn generaciojn antaŭe aŭ poste.

patro -> prapatro = malproksima vira parenco de kiu iu devenas, efektiva aŭ imagata fondinto de popolo, tribo aŭ familio

filo -> prafilo = malproksima vira parenco, kiu devenas de certa persono

Ofte oni uzas prapatroj kaj prafiloj (kun J-finaĵo) ĝenerale pri ies antaŭuloj kaj posteuloj, ofte eĉ sen seksa distingo.

Ĉe parencovortoj PRA povas aperi kune kun la prefiksoj BO kaj GE. Vidu ĉe BO. Vidu ankaŭ "Parencoj kaj familianoj".

Ordinara radiko

praa = ekzistinta antaŭ tre longe, primitiva, antaŭhistoria