AĈ = "malbona kvalito, sentaŭgeco, senvaloreco". AĈ ne ŝanĝas la bazan signifon de vorto, sed nur aldonas nuancon de malboneco. (Komparu kun MIS, kaj kun prefikseca fi.) La sufikso AĈ estis oficialigita en 1909 en la 1-a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro.
domo -> domaĉo = malbona, kaduka, disfalanta domo
vesto -> vestaĉo = eluzita, malpura vesto
ĉevalo -> ĉevalaĉo = malbona, senvalora ĉevalo
babili -> babilaĉi = stulte, malice babili
fari -> faraĉi = malbone, senzorge fari
mola -> molaĉa = sen dezirata malmoleco aŭ strikteco
aĉa = malbonkvalita, sentaŭga, senvalora
Aĉ! = ekkrio, kiu esprimas malkontentecon pri io malbona (legu pli pri tia ĉi uzo de nudaj radikoj)