PMEG

AĴ = "(konkreta) afero". Plej ofte AĴ montras ion konkretan, sed tio ne estas nepra. En iuj vortoj temas pri afero abstrakta. Komparu kun EC, kiu ĉiam montras ion abstraktan (kvaliton aŭ staton). La diferenco inter AĴ kaj EC tamen ne estas unuavice diferenco inter konkreto kaj abstrakto, sed inter afero kaj kvalito/stato.

Ecaj radikoj

Plej ofte oni metas AĴ post radiko kun eca signifo (kiu normale estas A-vorto). La rezulta AĴ-vorto montras aferon karakterizatan de tiu eco.

bela -> belaĵo = (konkreta) afero aparte bela, konkretiĝo de belo
utila -> utilaĵo = (konkreta) afero, kiu estas utila
dolĉa -> dolĉaĵo = io karakterizata de dolĉa gusto (bombono k.s.)
nuda -> nudaĵo = nuda parto de io (ekz. de korpo)
nova -> novaĵo = afero ĵus aperinta, io ĵus okazinta

Multaj AĴ-vortoj havas specialan signifon. Dolĉaĵo ne estas iu ajn dolĉa afero, sed io aparte farita por gusti dolĉe. Belaĵo ne estas iu ajn bela aĵo, sed afero, kiu reprezentas belecon, aŭ kiu beligas ion.

Agaj radikoj

Oni ankaŭ povas uzi AĴ ĉe aga radiko (kiu normale estas verbo). Tia AĴ-vorto montras (konkretan) aferon, kiu rilatas al la ago. La preciza signifo dependas de la speco de ago. Povas esti rezulto de la ago, konkretaĵo kiu faras la agon, konkretaĵo uzata por la ago, objekto de la ago k.t.p.

fari -> faraĵo = io farita
desegni -> desegnaĵo = desegnita bildo
draŝi -> draŝaĵo = draŝita greno
segi -> segaĵo = ligneretoj aŭ ligna polvo, kiuj ekestis pro segado
aparteni -> apartenaĵo = io, kio apartenas al iu
bruli -> brulaĵo = io, kio brulas
kreski -> kreskaĵo = io, kio kreskas, planto
kovri -> kovraĵo = io, per kio oni kovras
amuzi -> amuzaĵo = io, per kio oni povas sin amuzi
fini -> finaĵo = lingva elemento, per kiu oni finas vorton
akiri -> akiraĵo = io akirita
havi -> havaĵo = io havata
trinki -> trinkaĵo = io, kion oni trinkas
fandi -> fandaĵo = fandita substanco, objekto farita per fandado, drato kiu facile fandiĝas (speco de elektra sekurigilo)

Oni povas foje aldoni participan sufikson por plia precizeco: draŝataĵo (greno, kiun oni draŝas), draŝitaĵo (greno, kiun oni jam draŝis), draŝotaĵo (greno, kiun oni intencas draŝi), brulantaĵo (io, kio estas brulanta), brulintaĵo (io, kio jam brulis). Normale tamen simpla AĴ-vorto plene sufiĉas.

Klariga AĴ

Se radiko havas plurajn signifojn, kaj se nur unu el tiuj estas konkretaĵo, tiam AĴ povas klarigi, ke temas nur pri la konkreta signifo. Komparu kun klarigaj AD kaj EC.

konstruo = la ago konstrui, konstrumaniero, io konstruita
-> konstruaĵo = io konstruita (ordinare domo)

skribo = la ago skribi, skribomaniero, io skribita, verko -> skribaĵo = io skribita

Alispecaj elementoj

Oni uzas AĴ ankaŭ post aliaj radikoj (ankaŭ radikoj kun konkreta signifo), post vortetoj kaj post frazetoj. Tiaj AĴ-vortoj montras ian (konkretan) aferon kun rilato al tio, kio staras antaŭ AĴ.

ligno -> lignaĵo = io farita el ligno
tolo -> tolaĵo = io farita el tolo
infano -> infanaĵo = infaneca afero
araneo -> araneaĵo = reto de araneo
azeno -> azenaĵo = azeneca (= stulta) afero
pako -> pakaĵo = tuto de diversaj pakoj (= pakitaj objektoj), kiujn oni kunportas en vojaĝo (foje oni misuzas pakaĵo anstataŭ paketo, poŝta paketo, manĝajpaketo, cigaredpaketo... - pakaĵo havu nur sian tradician vojaĝan signifon - por pakaĵo ekzistas ankaŭ la superflua alternativo bagaĝo)
vesto -> vestaĵo = peco de plurpeca vesto (vesto estas la tuto de tio, kion oni portas kovre sur la korpo, dum vestaĵo estas unuopa peco de tuta vesto - vesto povas ankaŭ esti uzata kiel mallongigo de vestaĵo, sed vestaĵo ne povas havi la signifon de vesto)
ĉirkaŭ -> ĉirkaŭaĵo = spaco, regiono, ĉirkaŭ io
sub -> subaĵo = io, kio troviĝas sub io alia, subŝtofo, skribsubaĵo, fono
post -> postaĵo = pugo, sidvangoj
mi -> miaĵo = io, kio koncernas min, aŭ kio apartenas al mi
sen senco -> sensencaĵo = afero, al kiu mankas senco
granda animo -> grandanimaĵo = faraĵo karakterizata de ies granda (= nobla) animo

Manĝaĵoj

Aparta grupo de AĴ-vortoj estas manĝaĵoj. Plej ofte tio, kio staras antaŭ AĴ, montras ion manĝeblan. La tuta vorto montras manĝaĵon preparitan el tio.

porko -> porkaĵo = manĝaĵo el porko
kokido -> kokidaĵo = manĝaĵo el kokido
ovo -> ovaĵo = manĝaĵo el ovo
sukero -> sukeraĵo = frandaĵo el sukero
glacio -> glaciaĵo = dolĉaĵo el glacieca kremo

En aliaj tiaj vortoj la antaŭelemento ne estas io manĝebla.

pato -> pataĵo = manĝaĵo preparita en pato
baki -> bakaĵo = manĝaĵo preparita per bakado
bruna -> brunaĵo = manĝaĵo farita el faruno brunigita en butero

Ordinara radiko

aĵo = konkreta afero (de nedifinita speco)
aĵ-vorto = vorto kiu montras aĵon, konkreta vorto