EM = "inklino al io". La radiko antaŭ EM normale ricevas agan signifon. La aga signifo estas tiu, kiun la radiko havas kun verba finaĵo. EM-vortoj do normale devenas de verboj.
EM-vorto plej ofte montras, ke io pro sia naturo ofte aŭ daŭre tendencas al la ago.
mensogi -> mensogema = inklina al mensogado, ofte mensoganta
timi -> timema = inklina al timado, ofte timanta
manĝi -> manĝema = inklina al ofta aŭ multa manĝado
kompreni -> komprenema = tia, ke oni ĉiam volas kompreni
servi -> servema = tia, ke oni ofte volas servi al aliaj
venĝi -> venĝema = tia, ke oni volas venĝi, nepardonema
pura -> puri = esti pura -> purema = tia, ke oni volas esti pura
dogmo -> dogmi = prezenti siajn opiniojn kiel dogmojn
-> dogmema = inklina al dogmado
Iafoje oni uzas EM por momenta aŭ okaza deziro, aŭ por pasanta bezono.
Ŝi sentis fortan manĝemon (= malsaton).
Ĉu vi estas trinkema (= soifa)?
Subite li fariĝis terure dormema (= dorme laca).
Ili deziris satigi sian venĝemon. = Ili volis venĝi aktualan ofendaĵon.
Oni povas alternative uzi kunmetojn kun vola: manĝivola, venĝovola. Vidu "Afiksecaj radikoj kaj kunmetaĵoj". Sed normale EM sufiĉas.
En kelkaj vortoj EM montras kapablon.
produkti -> produktema = tia, ke oni povas multe produkti
krei -> kreema = tia, ke oni povas multe krei
decidi -> decidema = kapabla fari decidojn
inventi -> inventema = kapabla fari inventojn
eksplodi -> eksplodema = kapabla facile eksplodi (ekz. eksplodema kemiaĵo)
floro -> flori -> florema = kapabla multe flori
Oni ankaŭ povas uzi kunmetojn kun pova aŭ kapabla: decidpova, inventokapabla. Vidu "Afiksecaj radikoj kaj kunmetaĵoj". Vidu ankaŭ IV. Normale tamen EM estas sufiĉe klara.
En iuj vortoj EM signifas, ke oni pro sia naturo estas minacata de io, ke oni riskas ion, kion oni ne volas.
erari -> erarema = tia, ke oni ofte aŭ facile faras erarojn
rompiĝi -> rompiĝema = tia, ke ĝi facile rompiĝas
vomi -> vomema = tiel malsana, ke oni eble vomos
morti -> mortema = tia, ke oni povas, eĉ devas, morti
Iafoje oni faras EM-vorton, kiu ne devenas de verbo.
gasto -> gastema = tia, ke oni ŝatas gastojn
muziko -> muzikema = tia, ke oni ŝatas muzikon
vero -> verema = tia, ke oni ŝatas veron
la sama sekso -> samseksema = tia, ke oni preferas la propran sekson
EM-vortoj normale estas faritaj el verboj, kaj gastema tial povas kompreniĝi kiel "ema mem gasti", muzikema kiel "ema mem muziki" k.t.p. Se ne temas pri tia signifo, estas do preferinde uzi kunmetojn kun ama: gastama = "tia, ke oni amas gastojn", muzikama = "tia, ke oni amas muzikon", samseksama = "tia, ke oni amas la propran sekson".
EM-vortoj havas plej ofte A-finaĵon, sed povas havi ĉian ajn finaĵon. Ĉe O-finaĵo oni antaŭe kutimis ĉiam aldoni la sufikson EC: manĝemeco, timemeco... Sed EC normale ne estas bezonata. Sufiĉas manĝemo, timemo...
Antaŭ la sufikso UL oni povas ofte forlasi EM, se la signifo restas klara.
timemulo -> timulo
drinkemulo -> drinkulo
Kiel ordinara radiko EM normale montras nedaŭran, momentan inklinon.
ema = momente inklina
emo = momenta inklino
emi = havi momentan inklinon
malemo = malinklino momenta
emigi = krei momentan inklinon ĉe iu