ER = "tre malgranda parto de tutaĵo". ER estas uzata, kiam io konsistas el multaj samspecaj partetoj. Tio, kio staras antaŭ ER, ĉiam montras la tuton, kiun la partetoj konsistigas.
sablo -> sablero = grajno de sablo
neĝo -> neĝero = flok(et)o el neĝo
ĉeno -> ĉenero = unu kunliga parto (ringo) de ĉeno
pluvo -> pluvero = akvoguto de pluvo
mono -> monero = peco de metala mono (papera monpeco nomiĝas monbileto aŭ monpapero)
herbo -> herbero = unu tigo de herbo
fajro -> fajrero = tre malgranda (fluganta) brulanta parto (elektran fajreron oni nomas ankaŭ sparko)
kudri -> kudrero = unu kompleta tratiro per kudrilo kaj fadeno
ero = malgranda (konsistiga) parto
ereto = malgrandega ero
grandaj eroj -> grandera = konsistanta el grandaj eroj
disaj eroj -> diseriĝi = dispartiĝi en multajn disajn erojn
ER montras unu el multaj similaj apenaŭ distingeblaj konsistigaj partoj de tuto. Se temas pri diversspecaj aŭ individuecaj partoj, oni ne uzu ER, sed PART: mondoparto (~= kontinento), landparto, korpoparto, parto de libro. Se temas pri parto, kiu estas derompita aŭ deŝirita de tuto, oni uzu PEC: Mi disŝiris la leteron kaj disĵetis ĝiajn pecetojn en ĉiujn angulojn de la ĉambro.(FE.42) (PEC havas ankaŭ diversajn aliajn signifojn.)