PMEG

ESTR

ESTR = "persono kiu gvidas kaj decidas, mastro". Tio, kio staras antaŭ ESTR, ĉiam estas la loko, kie la estro decidas, aŭ tio, pri kio la estro decidas. (Komparu kun ĈEF.)

ŝipo -> ŝipestro = tiu, kiu decidas sur ŝipo
banko -> bankestro = tiu, kiu decidas en banko
imperio -> imperiestro = titolo de gvidanto de imperio
provinco -> provincestro = gvidanto de provinco
grupo -> grupestro = gvidanto de grupo
urbo -> urbestro = persono elektita por gvidi kaj administri urbon
orkestro -> orkestrestro = persono, kiu gvidas orkestron
lernejo -> lernejestro = direktisto de lernejo
laboro -> laborestro = persono, kiu gvidas laboron, labormastro
cent -> centestro = oficiro super cento da soldatoj

Ordinara radiko

estro = ĉefo kun decida povo
estraro = grupo de personoj, kiuj kune gvidas organizon
estrarano = ano de estraro
estri = esti estro super io, regi kiel estro
subestro = persono, kiu helpas al estro