ISM = "doktrino, movado, sistemo, agmaniero" k.s. Foje ISM-vorto ankaŭ montras unuopan ekzemplon de ia speciala agmaniero. La signifo de ISM treege varias, kaj tre dependas de tio, post kio ĝi staras. Por ISM-vorto ekzistas ofte simila IST-vorto. Pri tiaj vortparoj, kaj pri "ism" kiel ekssufikso, vidu IST. La sufikso ISM estis oficialigita en 1919 en la 2-a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro.
ISM povas stari post propra nomo de persono.
Budho -> Budhismo = la religio fondita de Budho
Stalino -> Stalinismo = la politikaj ideoj de Stalino
ISM povas stari post vorto por adepto de fama persono.
Kristano -> Kristanismo = la religio de la Kristanoj, la religio de Kristo
Konfuceano -> Konfuceanismo = la filozofio de la Konfuceanoj, la filozofio de Konfuceo
En tiaj vortoj AN estas superflua (sed ne mallogika). Oni uzas ĝin pro influo de nacilingvaj vortoj.
ISM povas stari post temo aŭ karakterizaĵo de la sistemo, doktrino k.t.p.
kolonio -> koloniismo = ekspluatado de kolonioj fare de forta ŝtato
spirito -> spiritismo = kredo, ke eblas kontakti spiritojn de mortintoj
vegetara -> vegetarismo = sistema nemanĝado de viando
komuna -> komunismo = politika sistemo bazita sur komuna posedado
kapitalo -> kapitalismo = ekonomia sistemo de privata kapitalposedo
kubo -> kubismo = stilo de pentrado, kiu uzas kubecajn figurojn
alkoholo -> alkoholismo = malsana dependeco de alkoholo
plumbo -> plumbismo = malsano pro veneniĝo de plumbo
internacia -> internaciismo = sistema strebado al internacia kunlaboro
nova -> novismo = tendenco ĉiam voli krei ion novan
...adas -> adasismo = (mallerta) rimado pere de sufiksoj (ekz. AD), ekzemplo de tia rimado (ekz. kantadas - amadas)
ISM povas stari post speco de persono. Tia ISM-vorto montras agmanieron de tia persono.
kanibalo -> kanibalismo = homomanĝado fare de homo
diletanto -> diletantismo = amatoreca kaj fuŝa agado
patrioto -> patriotismo = amo kaj dediĉo al la propra patrujo
Zamenhof -> zamenhofismo = esprimomaniero propra al Zamenhof
Post nomo de lingvo ISM montras dirmanieron propran al tiu lingvo.
la Angla lingvo -> Anglismo = apartaĵo de la Angla lingvo
la Ĉina lingvo -> Ĉinismo = apartaĵo de la Ĉina lingvo
Latino -> Latinismo = apartaĵo de Latino
(Anglaĵo, Ĉinaĵo k.t.p. povas esti io ajn dirita aŭ skribita en la koncerna lingvo. En tiaj vortoj mankas la ideo, ke temas pri esprimo aparta aŭ speciala.)
ismo = doktrino, kredo, pensosistemo (ofte kun ia ironia aŭ malŝata nuanco)
Je unu ismo
Mi tutsincere kredas -
Je la abismo!(Hajko de Daphne Lister)