PMEG

UM

La sufikso UM ne havas difinitan signifon. Per ĝi oni faras vortojn, kiuj havas ian rilaton al tio, kio staras antaŭ UM. Ĉiun UM-vorton oni devas aparte lerni. Ekzistas tamen kelkaj grupoj de UM-vortoj kun similaj signifoj.

UM = "agi per io"

Multaj UM-verboj signifas "agi en certa maniero per tio, kio staras antaŭ UM".

folio -> foliumi = turni la foliojn de libro aŭ gazeto por rapide kaj pase iom legi
palpebro -> palpebrumi = rapide fermi kaj malfermi la palpebrojn
okulo -> okulumi = ĵeti avidan, amdeziran rigardon al iu
brako -> brakumi = ĉirkaŭbraki

UM = "provizi per io"

Iuj UM-verboj signifas "provizi en certa maniero per tio, kio staras antaŭ UM".

aero -> aerumi = elmeti al aero, enlasi aeron por freŝigi
suno -> sunumi = elmeti al la sunradioj
sukero -> sukerumi = kovri per sukero
sapo -> sapumi = kovri aŭ ŝmiri per sapo (= sapi)

Por tiu ĉi signifo oni uzas foje la teknikan sufikson IZ.

UM = "ekzekutado"

Grupo de UM-verboj montras manieron de ekzekutado, mortigado.

kruco -> krucumi = najli aŭ ligi al kruco por mortigi
pendi -> pendumi = pendigi per ŝnuro ĉirkaŭ la kolo por mortigi
ŝtono -> ŝtonumi = mortigi per ĵetado de ŝtonoj
gaso -> gasumi = mortigi per venena gaso
dek -> dekumi = ekzekuti ĉiun dekan homon el trupo kiel puno (komparu kun dekuma ĉi-poste)
kvarono -> kvaronumi = ekzekuti per tranĉado en kvar partojn

UM = "vestaĵparto"

Iuj UM-vortoj estas nomo de vestaĵparto aŭ simila afero. Tio, kio staras antaŭ UM montras korpoparton, ĉe kiu la afero troviĝas.

kolo -> kolumo(FE.42) = vestaĵparto, kiu ĉirkaŭas la kolon
mano -> manumo(FE.42) = la ekstrema ĉemana parto de maniko
plando -> plandumo = la plata malsupro de ŝuo
dorso -> dorsumo = surdorsa parto de ekz. jako aŭ ĉemizo
nazo -> nazumo = speco de okulvitroj, kiuj fiksiĝas pinĉe sur la nazo
buŝo -> buŝumo = buŝingo, kiu malhelpas mordadon (uzata ekz. ĉe hundo)
hufo -> hufumo = huffero, protekta ferpeco por hufo (ekz. de ĉevalo)

Rimarku, ke brakumo ne signifas "maniko", sed "ĉirkaŭbrakado", kvankam brako estas korpoparto. Vidu ĉi-antaŭe. Oni ne kreu per UM senbezone duoblaĵojn de jam ekzistantaj vestaĵvortoj kiel ĉapelo (*kapumo*), ŝuo (*piedumo*) k.t.p.

UM = "nombrosistemo"

UM estas uzata en matematiko por fari nomojn de nombrosistemoj. Oni metas UM post numeralo, kiu montras, kiom da ciferoj uzas la nombrosistemo.

du -> duuma nombrosistemo = sistemo kun du ciferoj, binara sistemo
dek -> dekuma nombrosistemo = sistemo kun dek ciferoj, decimala sistemo (komparu kun dekumi ĉi-antaŭe)
dek ses -> deksesuma nombrosistemo = sistemo kun dek ses ciferoj

Vidu ankaŭ la neoficialan sufikson ARI.

Diversaj UM-vortoj

malvarma -> malvarmumi(FE.42) = malsaniĝi je tuso, nazkataro k.t.p. (supoze pro malvarmo)
plena -> plenumi(FE.42) = fari plene (taskon, devon k.s.)
gusti -> gustumi = senti guston, provi guston
aminda -> amindumi = montri sin aminda al iu por kapti ties amon
cerbo -> cerbumi = forte kaj pene pensi loto -> lotumi = disdoni laŭ decido per lotado alfabeto -> alfabetumo = lernolibro pri skribado kaj legado (per alfabeto)
bruli -> brulumo = inflamo
komuna -> komunumo = administra distrikto ĉirkaŭ urbo, societo aŭ organizo kunlabora, kunloĝa k.t.p.
lakto -> laktumo = laktaspekta semo de fiŝo
korto -> kortumo = granda kaj grava juĝejo
dekstra -> dekstruma = tia, ke ĝi turniĝas aŭ volviĝas dekstren (horloĝdirekten) proksima -> proksimume = ne ekzakte, ĉirkaŭ
somero -> somerumi = pasigi somerajn feriojn en agrabla loko

Superfluaj UM

En iuj UM-verboj UM estas superflua, ĉar simpla sensufiksa verboformo bone taŭgas, ekz.: butonumi = butoni, akvumi = akvi, salumi = sali, kuprumi = kupri, tendumi = tendi. Simplan verbon oni uzu por ago, kiu rekte kaj simple rilatas al la radiko. UM-verbo taŭgas por alia, pli speciala signifo, kiel ekz. ĉe foliumi kaj okulumi. Multaj iamaj UM-verboj estas nuntempe uzataj sen UM. Vidu ankaŭ "Vortklasaj finaĵoj" pri verbigo de radikoj.

Novaj UM-vortoj

Se oni volas krei novan UM-vorton, oni estu tre singarda, ĉar aliaj ĝin eble ne komprenos. UM-vorto, kiu aliĝas al iu el la ĉi-antaŭaj grupoj, pli facile akceptiĝas, dum UM-vorto, kiu ne similas al jam ekzistanta UM-vorto, estas pli malfacile enkondukebla. Ofte oni tamen faras okazan UM-vorton, kiu kompreniĝas pro la aktuala kunteksto, kaj kiu poste malaperas.

Ordinara radiko

Iafoje UM aperas kiel ordinara radiko kun diversaj improvizaj signifoj.

umo = afero kies nomon mi momente ne memoras, afero stranga aŭ nepriskribebla...
umi = fari ion nedifineblan, strangan, hontindan...