Ekzistas internacia sistemo de prefiksoj por mezurunuoj. Tiuj prefiksoj havas diversajn pligrandigajn kaj malpligrandigajn signifojn. Oni uzu ilin nepre nur antaŭ mezurunuoj kiel metro, gramo, ĵulo, sekundo, litro, ampero, volto, bito k.s.
Plej ofte uzataj estas: KILO, HEKTO, DECI, CENTI kaj MILI. La aliaj estas uzataj preskaŭ nur en faka lingvaĵo.
Ĉi tiujn internaciajn prefiksojn oni uzu strikte laŭ la internaciaj principoj. Ne havas sencon krei unike Esperantajn vortojn per ili.
Plej multaj vortoj faritaj per tiuj ĉi prefiksoj estas rigardeblaj kiel memstaraj radikoj en Esperanto. Pluraj el ili estas jam oficialaj, ekz.: kilogramo, decigramo, centigramo, miligramo, decilitro, centilitro, kilometro, centimetro, decimetro, milimetro. Sed en kelkaj okazoj estas tamen sendube, ke temas pri efektiva Esperanta kunmetaĵo: bitoko (oko da bitoj, bajto) -> kilobitoko (milo da bitokoj aŭ 1024 bitokoj, kilobajto).
En unu okazo la kunmeto estas neregula: hektaro anstataŭ *hektoaro*. Iam ekzistis ankaŭ la prefikso MIRIA (dek mil). Per ĝi oni kreis interalie la vorton miriametro = "dek mil metroj", kiu eĉ fariĝis oficiala Esperanta radiko, sed nek MIRIA, nek miriametro estas plu uzataj.
La simbolo µ estas Greka litero, kiu nomiĝas mu (vidu "Neoficialaj vortetoj" pri Grekaj literoj), sed kiam ĝi estas mezurunua prefikso, oni elparolas ĝin kiel MIKRO. La vorto mikrometro estas ankaŭ nomo de ia mezurilo de malgrandegaj longoj. Por la mezurunuo mikrometro ekzistas la alternativaj vortoj mikrono kaj muo.
Kiam temas pri la grando de komputila memorilo, oni ofte uzas kelkajn el tiuj ĉi prefiksoj kun iom aliaj valoroj (baziĝantaj sur la duuma nombrosistemo uzata en komputiloj): KILO = 2 je la deka potenco, MEGA = 2 je la dudeka potenco, GIGA = 2 je la trideka potenco. Ekzemple kilobito = "mil bitoj" aŭ "1024 bitoj", megabitoko = "miliono da bitokoj" aŭ "1 048 576 bitokoj", gigabitoko = "miliardo da bitokoj" aŭ "1 073 741 824 bitokoj".
Ekzistas internacia faklingva sistemo por fari sistemajn nomojn de kemiaj kombinaĵoj. Tiu sistemo enhavas multegajn radikojn kaj afiksojn, kaj specialajn regulojn por kunmeti ilin. Pri la sistemo respondecas la (ne-Esperanta) organizo IUPAC, "International Union of Pure and Applied Chemistry" ("Internacia Unio de Pura kaj Aplikata Kemio"). Esperanto transprenu la elementojn kaj vortojn de tiu sistemo laŭ la skribaj, elparolaj kaj gramatikaj reguloj de Esperanto, sed sen ia ajn kroma modifo. Ne havas sencon miksi la propre Esperantan vortfaradon kun tiu internacia sistemo. Estas preferinde rigardi vortojn kreitajn per tiu sistemo kiel nekunmetitajn radikojn en Esperanto. Ili estas tamen tro multaj por esti listigitaj komplete en vortaro. Efektive ili estas senlime multaj.
Iuj el la internaciaj kemiaj afiksoj havas la saman formon kiel oficiala aŭ neoficiala Esperanta afikso (ekz. AN, AT, ID, IN, IT, ON, OL kaj META), sed ne estas spaco en PMEG por pritrakti kemian vortfaradon. Oni turnu sin al kemiaj faklibroj, sed bedaŭrinde ankoraŭ ne ekzistas unueca maniero Esperantigi kemiajn vortojn.