PMEG

AŬTO

Eksprefikso en multaj radikoj kun la signifo "(per si) mem, propra": aŭtodidakto, aŭtogiro, aŭtografo, aŭtoklavo, aŭtomato, aŭtobiografio, aŭtomobilo.

Vera prefikso

"Aŭtomata". Aperas iafoje (tre malofte) kiel vera prefikso: respondilo -> *aŭtorespondilo* = "aŭtomata respondilo de telefono", piloto -> *aŭtopiloto* = "pilotaŭtomato en aviadilo". AŬTO estas evitenda. Nepre uzu aŭtomataaŭtomato pro la risko de konfuzo kun la vorto aŭto (mallongigo de aŭtomobilo).