Eksprefikso en kelkaj vortoj kun la signifo "malgrandega": mikrocefalo, mikroskopo, mikrobo.
1. "Malgrandskala, malgrandega". Kelkfoje rigardebla kiel vera prefikso: filmo -> mikrofilmo = "filmo kun ekstreme malgrandaj fotoj", organismo -> mikroorganismo = "ekstreme malgranda organismo", ondo -> mikroondo = "tre mallonga elektra ondo", forno -> mikroforno = "forno uzanta mikroondojn". Plej multaj MIKRO-vortoj ankaŭ povas esti rigardataj kiel propraj radikoj.
2. "Milion-ono". Uzata nur antaŭ mezurunuoj. Vidu "Internaciaj afiksoj".
Komparu kun la prefikso MAKRO.