Ekssufikso en multegaj radikoj kun plej diversaj signifoj: normala, formala, originala, kriminala, speciala, sociala, materialo, vokalo, signalo, generalo, centralo.
1. "Plantordo". Uzata en botaniko post la plej tipa membro de la ordo: rozo -> rozaloj = "la ordo de rozosimilaj plantoj", poligono -> poligonaloj, orkido -> orkidaloj. Oni uzu AL nur laŭ la internaciaj botanikaj nomreguloj. Komparu kun AC, E, ED, EN kaj OID.
2. "Osto". Uzata en anatomio: nazo -> nazalo, femuro -> femuralo. En ordinara lingvaĵo oni diru simple nazosto, femurosto k.t.p.
3. "Rilata, apartena". Teoria propono por doni rilatan signifon al A-vortoj faritaj el ecaj radikoj: varma = "kun multe da varmo" -> *varmala* = "rilata al varmo, temanta pri varmo", sana = "havanta sanon" -> *sanala* = "rilata al sano, apartena al sano". AL en tiu ĉi signifo estas evitenda. Oni esprimu tiajn signifojn per plurvortaĵoj: pri varmo, de varmo. Eventuale oni povas uzi kunmetojn kun pri, rilata aŭ simile: privarma, varmorilata, varmotema, prisana, sanrilata.