Ekssufikso en multaj radikoj por aparatoj aŭ agantoj: inkubatoro, radiatoro, generatoro, karburatoro, diktatoro, uzurpatoro, literatoro.
"Aparato". De kelkaj uzata anstataŭ IL, kiam temas pri komplika aparato aŭtomate funkcianta: pumpi -> pumpatoro = "aŭtomata pumpilo", kalkuli -> kalkulatoro, raboti -> rabotatoro. Oni eĉ proponis la varianton *ADOR*° por ne-aŭtomataj konstrumaŝinoj: *asfaltadoro*, *elkavigadoro*. ADOR kolizias kun la verbo adori. Oni esprimu tiajn ideojn per la vortoj aparato, maŝino kaj aŭtomato, aŭ simple per la sufikso IL, kiu montras kaj simplajn ilojn kaj komplikajn maŝinojn. Ekzemple pumpmaŝino, aŭtomata pumpilo, kalkulaparato, kalkulaŭtomato, rabotmaŝino, asfalt(ad)maŝino, elkavigmaŝino.