1. "Plantotribo" (subdivido de plantofamilio). Uzata en botaniko post la "tipa" membro de la tribo: asklepiado -> asklepiadeoj = "la tribo de asklepiadosimilaj plantoj". Oni uzu E nur laŭ la internaciaj botanikaj nomreguloj. Komparu kun AC, AL, ED, EN kaj OID.
2. "Koloro". Proponita, sed malmultege uzata sufikso por fari kolorvortojn el radikoj, kiuj ne mem montras koloron: rozo -> *rozea* = "rozkolora, roze ruĝa", neĝo -> *neĝea* = "neĝkolora, neĝe blanka", polvo -> *polvea* = "polvokolora, polvogriza". Apenaŭ iu konas tiun ĉi sufikson, kaj oni nepre uzu kunmetojn kun la radiko KOLOR, aŭ precizajn kombinojn kun radikoj kiel RUĜ, BLANK, GRIZ k.t.p., aŭ plurvortaĵojn kiel roze ruĝa kaj blanka kiel neĝo. Ofte la sufikso EC povas esti sufiĉa: rozeca, neĝeca, polveca. Sed tiaj EC-vortoj ne nepre montras koloran similecon.