EN
"Besta subfamilio". Uzata en zoologio post la "tipa" membro de la subfamilio: lutro -> lutrenoj = "la subfamilio de lutrosimilaj bestoj", mustelo -> mustelenoj. Oni uzu EN nur laŭ la internaciaj zoologiaj nomreguloj. EN respondas al la Latina sufikso "in". Komparu kun AC, AL, E, ED kaj OID.