PMEG

IĈ°

"Virbesto, viro, masklo". Unu el multaj proponoj de sufikso por montri viran sekson. IĈ estas nun la plej populara propono de tia sufikso, sed ĝi estas nur eksperimente uzata: bovo -> *boviĉo* = "virbovo", kato -> *katiĉo* = "virkato", kuracisto -> *kuracistiĉo* = "vira kuracisto". IĈ parencas al la sufikso ĈJ, same kiel IN parencas al la sufikso NJ. Aliaj proponoj estas ekz.: UN, IR, IM, OL, OĈ, OC kaj UL. Oni uzu vira aŭ prefiksecan VIR. Vidu "Afiksecaj radikoj kaj kunmetaĵoj".

Iuj ekstremistoj volas uzi IĈ ankaŭ ĉe viraj radikoj, kies signifon ili do volas ŝanĝi al sekse neŭtra: *patro = "patro aŭ patrino"* -> *patriĉo = "patro"*, *knabo = "knabo aŭ knabino"* -> *knabiĉo = "knabo"*, *viro = "plenkreska homo de ajna sekso"* -> *viriĉo = "viro"*. Tiel drastaj signifoŝanĝoj de oftaj kaj firme enradikiĝintaj vortoj estus neakceptebla (kaj neefektivigebla) reformo de la lingvo. Por esti konsekvenca oni devus neŭtrigi ankaŭ inajn radikojn: *damo (neŭtra)* -> *damino, damiĉo*, *nimfo (neŭtra)* -> *nimfino, nimfiĉo*, *putino (neŭtra!)* -> *putinino, putiniĉo*. Tiaj ŝanĝoj estas eĉ malpli efektivigeblaj.

Vidu ankaŭ la sufikson IN, kaj "Seksa signifo de O-vortoj".