Ekssufikso en multaj radikoj por diversaj fakuloj kaj specialistoj: psikologo, antropologo, sociologo, ornitologo. Preskaŭ ĉiam ekzistas paralela radiko finiĝanta per "ologi" por la koncerna fako (vidu OLOGI). Anstataŭ la olog-vortoj oni povas uzi la respondan ologi-vorton plus la sufikson IST: psikologiisto, antropologiisto k.t.p. Pro la longeco de tiuj vortoj, kaj pro la malagrablaj duoblaj "i", oni normale preferas la olog-vortojn.
"Fakulo, specialisto". Foje uzata kiel vera sufikso por diversaj fakuloj: kancero -> kancerologo = "kancerspecialisto, onkologo", birdo -> birdologo = "birdospecialisto, ornitologo", Esperanto -> Esperantologo = "persono, kiu pli-malpli science studas Esperanton". Oni uzas OLOG preskaŭ nur kiam ekzistas responda internacia vorto, kiu finiĝas per "olog", alie oni preferas IST aŭ apartan radikon. Vidu ankaŭ OLOGI kaj IK.