La uzo de E-finaĵo tre similas al la uzo de A-finaĵo. La elekto inter A kaj E ĉefe dependas de tio, al kio la A-vorto aŭ E-vorto rilatas. Vidu precipe "A-vortoj" kaj "E-vortoj".
E = "rilate al la afero, tiel kiel la afero" k.s.
tajlore = tiel kiel tajloro, rilate al tajloro
krajone = tiel kiel krajono, simile al krajono, per krajono
labore = rilate al laboro, per laboro
blanke = tiel kiel la koloro blanko
Kiam la radiko de E-vorto havas ecan signifon, la E-vorto normale montras manieron. Tiaj E-vortoj ne multe varias laŭ la kunteksto.
bone manĝi = "manĝi karakterizate de boneco"
veturi rapide = "veturi kun alta rapideco"
strange granda = "granda en stranga maniero"
ruĝe farbita = "farbita per ruĝo"
Kiam la radiko de E-vorto ne havas ecan signifon, la E-vorto montras diversajn signifojn depende de la radiko kaj depende de la kunteksto.
reĝe konduti = "konduti en maniero karakteriza por reĝo"
reĝe riĉa = "tiel riĉa kiel reĝo, riĉa en reĝa maniero"
loĝi urbe = "loĝi en urbo"
okazi tage = "okazi en tago"
Se la radiko havas agan signifon, la E-formo povas signifi "rilate al la koncerna ago, karakterizate de la ago" k.s. La signifo ofte estas simila al ANTE-formo aŭ INTE-formo.
konduti time = "konduti kun timo, karakterizate de timo, montrante timon, timante"
zorge esplori = "esplori kun zorgo, zorgante, zorgeme"
morte danĝera = "tiel danĝera ke estas risko de morto"
morte malami = "malami ĝis la morto"
Ĉe iuj E-vortoj, la signifo estas maniera, kvankam la radiko estas aga. Vidu ĉefe ĉe A-finaĵo pri tiaj vortoj en A-formo.
La blanka figuro [...] tie sidis, direktinte la rigardon fikse al sudo.(FA3.28) = ...direktinte la rigardon senmove al sudo.
Ŝi [...] ekkantetis false ian francan kanton.(M.29) = ...kun falsaj tonoj...
Mi parolas en ĝi (la Franca lingvo) sufiĉe korekte kaj facile.(M.57) = ...sufiĉe senerare...