La finaĵo O aldonas nenion al la propra signifo de radiko. O-vorto estas simple nomo de la koncerna afero.
amiko, tajloro = nomoj de diversaj homoj
ĉevalo, azeno = nomoj de diversaj bestoj
krajono, broso = nomoj de diversaj iloj
diro, faro = nomoj de diversaj agoj
belo, bono = nomoj de diversaj ecoj
Se radiko havas plurajn signifojn, ankaŭ la O-formo havas plurajn signifojn. Ekzemple KONSTRU estas ago, rezulto de ago, kaj maniero de ago. La vorto konstruo havas la samajn tri signifojn.
O-finaĵon oni povas forlasi. Skribe oni tiam uzas apostrofon anstataŭ la O-finaĵo: amiko = amik' = AMIK, belo = bel' = BEL, diro = dir' = DIR. Tio okazas ĉefe en poezio.
Rimarku, ke O-formo de radiko ne devenas de alia formo. Diro ne devenas de diri. Belo ne devenas de bela. Oni ĉiam deiras de nuda radiko, kaj aldonas O-finaĵon.
Kvankam O-finaĵo ne aldonas ian signifon, ĝi ja estas grava el gramatika vidpunkto. O montras, kiel oni povas uzi la vorton en frazo, kaj la aldono de O enkondukas la distingon inter unu-nombro kaj multe-nombro.
Participoj kun O-finaĵo sekvas apartajn regulojn.